Ferdinand Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Braun
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Ferdinand Braun.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1850 (1850-06-06)
en Fulda, Elektoprinclando Hesio, War ensign of the German Empire Navy 1848-1852.svg Germana Federacio
Morto 20-an de aprilo 1918 (1918-04-20) (67-jara)
en Novjorko
Tombo Alter Dompfarrlicher Friedhof [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Reĝlando Prusio [#]
Alma mater Universitato de MarburgHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Strasburgo [#]
Familio
Gefratoj Philipp Braun • Wunibald Braun [#]
Edz(in)o Amélie Bühler [#]
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Aktiva en TübingenMarburg [#]
Doktoreca konsilisto August Kundt • Georg Hermann Quincke [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

(Karl) Ferdinand BRAUN (6-an de junio 1850, Fulda, Hessen-Kassel20-an de aprilo 1918, Brooklyn, Novjorkio, Usono) estis germana fizikisto, kiu ricevis en 1909 (kun Guglielmo Marconi) Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de sendrata telegrafo.

Braun doktoriĝis en 1872 en la Berlina Universitato, poste laboris kiel universitata instruisto en Würzburg, Leipzig, Marburgban, Karlsruhe kaj TübingenLi iĝis en 1895 direktoro kaj fizika profesoro de la fizika uinstituto de la Strassburg-a Universitato.

Braun perfektivigis la signaldonan sistemon de Marconi, pro kio li ricevis la Nobel-premion. En la frua sendrata radiostacio, la anteno estis ligita rekte en la cirkviton kaj kaj la signalsendado havis la atingopovon de 15 km. Braun kreis sen-scintilan antenan cirkviton (li patentigis tion en 1899), kiu ligis la osciladan cirkviton induktive al la anteno. Tiu inventaĵo grandigis atingopovon de la signaldonilo kaj oni uzas tiun sistemon eĉ hodiaŭ en radaroj, radioaparatoj, televidiloj. La malkovro de Braun, ke kelkaj duonkondukaj mineraloj povas funkcii kiel unudirektiloj, tio estas ili permesas la kurenton nur en unu direkton. Tio kondukis al ellaboro de la kristaldetektora radioaparato.

Alia grava inventaĵo de Braun estas la pluevoluigo de la katodradia tubo. Li prezentis en 1897 la unuan oscilografon (Braun-tubo), kiun li pretigis por analizado de grandfrekvencaj alternaj kurentoj. La katodradian tubon karakterizis ĝis tiam nekontroleblaj radioj. Braun sukcesis formi elektronan faskon, direktita per alterna tensio. Tiu fasko desegnis liniojn sur fluoreskanta monitoro. Tiu inventaĵo estis antaŭulo de la televidila vidtubo kaj la radarmonitoro. Ĝi iĝis grava laboratoria esplorilo.

Braun veturis en 1915 al Novjorko, por atesti en porpatenta juĝproceso pri iu radioaparato. Kiam Usono en 1917 aliĝis al la unua mondmilito, Braun estis aretsita pro lia germana ŝtataneco. Li mortis antaŭ finiĝos de la milito, tiel ne povis hejmenveturi.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Kurylo, Charles Susskind: Ferdinand Braun : a life of the Nobel prizewinner and inventor of the cathode-ray oscilloscope / Cambridge, Mass. : MIT Press ; 1981.. XIV, 289 p.
  • Hars, Florian, Ferdinand Braun (1850-1918) : ein wilhelminischer Physiker / Berlin : Verlag für Geschichte der Naturwissenschaften und der Technik, 1999, 272 paĝoj kun bildoj ISBN 3-928186-39-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]