Universitato de Tubingeno
Aspekto
(Alidirektita el Universitato de Tübingen)
La universitato de Tubingeno (Eberhard Karls Universität Tübingen) estas universitato en Tubingeno, Germanio, kaj membro de la Matariki reto de universitatoj. Ĝi fondiĝis en 1477.
Esperanto en Tubingeno
[redakti | redakti fonton]Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Tubingeno ekde la komenco de la 20-a jarcento havas Esperanto-grupon, tra la jardekoj foje malpli kaj foje pli aktivan. Inter pluraj eventoj, de la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 la 38-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Tubingeno kaj pritraktis la ekologian temon "Rubo".