Ferenc Krausz
Ferenc Krausz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de majo 1962 (61-jaraĝa) en Mór | ||||
Lingvoj | germana • angla • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio • Hungario vd | ||||
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno • Universitato Eötvös Loránd • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto • nuklea fizikisto • laser physicist • elektrika inĝeniero vd | ||||
Laborkampo | attophysics vd | ||||
Aktiva en | Vieno • Munkeno • Garching bei München vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc KRAUSZ [kraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krausz Ferenc estas hungara-aŭstra fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007), membro de Academia Europaea. Ferenc Krausz [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de majo 1962 en Mór (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Krausz frekventis universitaton en Budapeŝto, baldaŭe li iĝis profesoro ĉe la universitata instituto en Vieno. En 2003 li estis nomumita direktoro ĉe la Max Planck Instituto. En la sekva jaro li iĝis prezidanto de eksperimenta fiziko en la Ludwig Maximilians Universitato en Munkeno. Lia esplorteamo generis kaj mezuris specialan lumopulson. En 2010 lia grupo raportis la unuan realtempan observadon de valenta elektrono-moviĝo. Li ricevis premiojn en Aŭstrio en 2002, en Germanio en 2006, fine internacian premion en 2013.
En 2022 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko,[1] kaj en 2023 il estas premiita la Nobel-premio pri fiziko.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-08. Alirita 2022-02-08.
- ↑ https://www.nobelprize.org/prizes/physics/2023/summary/
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio[rompita ligilo]
- angla Vikipedio per WikiTrans