Kętrzyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kętrzyn

Blazono

Blazono
Kętrzyn (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kętrzyna
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Kętrzyński
Komunumo Komunumo Kętrzyn
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1329
Urborajtoj 1357
Koordinatoj 54° 5′ N, 21° 23′ O54.08333333333321.383333333333Koordinatoj: 54° 5′ N, 21° 23′ O
Areo 10,34 km²
Loĝantaro 28351 (en 2004)
Loĝdenso 2741,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-400
Telefona antaŭkodo 089
Aŭtokodo NKE
TERYT 6283608011
Estro Grzegorz Prokokop (p.o.)
(komisarz)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wojska Polskiego 11
Poŝtkodo de estraro 11-400
Telefono de estraro 89 752-05-20
Fakso de estraro 89 752-05-31
Poŝto de estraro umketrzyn@ketrzyn.com.pl
Ĝemelaj urboj Flago-de-Germanio.svg Germanio: Wesel
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio: Zlate Hory
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio: Włodzimierz Wołyński
Flago-de-Rusio.svg Rusio: Svetlij
Komunuma retejo http://www.ketrzyn.com.pl/
v  d  r
Information icon.svg
La panoramo de la urbo kun la Preĝejo de Sankta Katerina en Kętrzyn
La korto de la teŭtona kastelo en Kętrzyn, el la 14-16 jc.
Lupa remparo (en Gierłoż apud Kętrzyn en iama Orienta Prusio: La monumento omaĝe al Claus von Stauffenberg, kiu ĉi tie la 20an de julio 1944 faris atencon kontraŭ Adolfo Hitlero

Kętrzyn (ĝis la jaro 1946 Rastembork; germane: Rastenburg; prapruse: Rastanpils) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Kętrzyn. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio. Sur la komunuma teritorio dum la Dua Mondmilito situis la armea stabejo Wolfsschanze ("Lupa remparo") de la armeo de Nazia Germanio, en kiu per la atenco de la 20-a de julio 1944 gvidaj armeanoj, sub gvido de Claus von Stauffenberg sensukcese provis murdon de Adolf Hitler.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Kętrzyn enm la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La "pogezanoj" loĝis ĉe la nuna Tolkmicko; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
La mapo de la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj
La burgo de teŭtonaj komandoroj en Balga la kastelo ĉe la Vistula Laguno en la nuna distrikto Bagrationovsk (pole: Iława PruskaIławka; germane: Preußisch Eylau) nun en Kaliningrada provinco, la 17-a jc.
La teŭtona kastelo en Kętrzyn, el la 14-17 jc.
Mapo de la kampanjo ligita kun la Batalo de Grunwald en la jaro 1410
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko


La Ŝtato de Teŭtona ordeno en la jaro 1410
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas al la pola reĝo Kazimiro la 4-a la enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en la proksima urbeto Tolkmicko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)
Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, dum la tagoj 20-21 de junio 1807 en la urbo kun sia poznana divizio restadis (kvartiris) pola generalo Jan Henryk Dąbrowski
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

Kętrzyn estas sur la iama tero Bartio de la praprusa gento de bartoj (vidu la apudan mapon). Tiam en la tuta regiono estis granda praarbaro. En la 13a jc, post la dua ribelo de praprusoj (1260-1274) (vidu la apudan mapon), tiun teron ekokupis Teŭtona Ordeno kaj ĝ ektroviĝis en la Teŭtona Ŝtato (vidu la apudan mapon). La tereno de la nuna urbo apartenis al la teŭtona komandoro en Balga, la kastelo ĉe la Vistula Laguno en la nuna distrikto Bagrationovsk (pole: Iława PruskaIławka; germane: Preußisch Eylau) nun en Kaliningrada provinco (vidu la suban ilustraĵon de la kastelo en Balga, nun restis nur ruinaĵoj), kaj de la jaro 1283 estis konstruita la setlejo. En la jaro 1375 finfine oni decidis pri la limoj inter Varmio kaj la teritorio de Teŭtona Ordeno. En la jaro 1329 la teŭtonoj konstruis la gardoturon, probable en la loko de la burgo Rast de la praprusoj. Baldaŭ aperis la setlejo apuda. Jam en la jaro 1330 oni komencis konstruon de la preĝejo de Sankta Katerina (malkonstruita en la 19a jc). En la jaro 1345 la gardoturon detruigis litovoj sub la gvido de grandaj dukoj Algirdas kaj Kiejstut (litove: Kęstutis). La Teŭtona Ordeno jam en la jaro 1350 jam finis la rekonstruon de la setlejo kaj komencis konstrui la defendmurojn. La loko ricevis la urborajton la 11an de novembro 1357 de la manoj de tiama teŭtona komandoro de la kastelo en Balga Henning Schindekopf. Tiam oni konstruis la defend-preĝejon se Sankta Georgo kaj la teŭtonan lastelon (vidu la supran foton). La urborajton oni ripetis (konfirmis) en la jaro 1378. Post la Batalo de Grunwald (vidu la apudan pentraĵon de pola pentristo Jan Matejko) en la jaro 1410 la loĝantoj de la urbo sen batalo transdonis la urbon al pola armeo (vidu la apudan mapon).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Kętrzyn de la 16a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

Post la dektrijara milito (1454-1466) laŭ la Paca Traktato de Toruno (la 19an de oktobro 1466) Kętrzyn kaj la Malsupra Prusio restis en la limoj de Duklando Prusio de la Teŭtona Ŝtato kiel feŭdo de pola reĝo kaj Krono de la Regno de Pollando. Dum la periodo de la militoj inter Pollando kaj Teŭtona Ŝtato dum la jaroj 1519-1521, Kętrzyn estis por la teŭtonoj grava strategia punkto. Nur posta la jaro 1525 kiam aperis la dependa de Pollando Duklando Prusio ekestis rapida disvolvo de la urbo. Tamen bremsigis la disvolvon de la urbo la milito inter Pollando kaj Svedio (1600-1611). Dum la jaroj 1708-1711 en tuta Prusio estis la epidemio de pasto. Tamen en la urbo mortis nur tri personoj. Dum la Sepjara milito, dum la jaroj 1758-1762, la Orientan Prusion ekokupis la rusa armeo (vidu la apudan mapon). Rezulte de la granda brulego (incendio) en la urbo en la jaro 1762 oni malkonstruis la defendmurojn, ĉar tio estis malmultekosta konstrumaterialo por detruitaj domoj dum brulego. Kadre de la Napoleonaj militoj dum la tagoj 20-21 de junio 1807 en la urbo kun sia poznana divizio restadis (kvartiris) pola generalo Jan Henryk Dąbrowski (vidu la suban mapon).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Kętrzyn de la 19a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

La monumento de Wojciech Kętrzyński en Kętrzyn
La Baziliko de Sankta Georgo (1359-1407, 1500-1517). en Kętrzyn
La panoramo de la interno de la Baziliko de Sankta Georgo en Kętrzyn
La baziliko de Sankta Georgo en Kętrzyn
La teŭtona kastelo en Kętrzyn, el la 14-16 jc., gotika korbelfenestro (orielo)
La memortabuloj de du famaj filoj de Kętrzyn: Wojciech Kętrzyński kaj de la Nobelpremiito pri fiziko Wilhelm Wien, la muro de la lernejo kie ili ambaŭ lernis, en Kętrzyn
La Urbodomo en Kętrzyn
La iama loĝio (framasona) en Kętrzyn
La Preĝejo de Sankta Katerina en Kętrzyn, nokte
La skulptaĵo de Waldemar Grzimek - fama germana skulptisto naskita en Kętrzyn, Die Welle (1967), Bonn

Ĝis la 19a jc Kętrzyn havis la mezepokan arkitekturan karakteron. Dum la unua kvarono de la 19a jc oni malkonstruis la du urbajn pordegturojn. Krome en la jaro 1818 la urbo fariĝis la sidejo de la distrikto (starostejo). Tamen en la dua duaono de la 19a jc oni konstruis sukerfabrikon, bierfabrikon kaj muelejon, kio signifis la ekonomian disvolvon de la urbo. En la jaro 1868 ekfunkciis la fervoja ligo kun Kenigsbergo, dum la postaj jaroj kun Węgorzewo kaj Mrągowo. Aperis la kvartaloj kun la novaj konstruaĵoj kun la urbodomo kaj la nova urboplaco. Dum la Unua Mondmilito en aŭgusto 1914 en la urbon enmarŝis por kurta tempo la rusoj. En la jaro 1939 la urbo havis 17 243 da loĝantoj. Dum la Dua Mondmilito en la apudaj arbaroj de la urbo estis koda markigo por la Ĉefa Gvidanta Restadejo (germane: Führerhauptquartier) de Adolf Hitler, nomata Lupa remparo (germane: Wolfsschanze, pole: Wilczy szaniec), en la Lupa remparo per la atenco de la 20-a de julio 1944 gvidaj armeanoj, sub gvido de Claus von Stauffenberg sensukcese provis murdon de Adolf Hitler. En la tago 27an de januaro 1945 ekokupis la urbon la Ruĝa Armeo. La kastelon kaj la urbajn konstruaĵojn la rusaj (sovetiaj) soldadoj speciale bruligadis. Esie forbruligita ĉirkaŭ 40% de la urba surfaco. Post la Dua Mondmilito laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loĝantaro estis forpelita al Germanio kaj anstataŭis ĝin la forpelita pola loĝantaro de perditaj polaj orientaj teritorioj de la antaŭmilita Pollando. La 7an de majo 1946 oni donis la novan nomon al la urbo - Kętrzyn, omaĝe al granda polo, scisncisto Wojciech Kętrzyński kiu ĝuste la unuan ŝtupon de sia edukado (gimnazion) finis en Kętrzyn.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio:

Zofia Biedrzycka-Gozdek (1971): Szlaki turystyczne Warmii i Mazur, Wojewódzki Ośrodek Informacji Turystycznej, Olsztyn.

Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Filip Sulimierski (1888): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 9, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Antoni Czacharowski (1998): Atlas historyczny miast polskich, Uniwersytet Mikołaja Kopernika, Toruń.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Białystok.

Wiesław Roman Gogan (2013):Rastenburg in der Vergangenheit, Geschichte der Stadt. Eigenverlag Kulturzentrum Ostpreußen, Ellingen.

Georg Hermanowski (1980):Ostpreußen Lexikon, Adam Kraft Verlag, Mannheim.

Tadeusz Korowaj (2012): Rastenburg/Kętrzyn. Dzieje miasta, Drukarnia Jumar Reszel, Kętrzyn.

Tadeusz Korowaj (2005): Rastenburg/Kętrzyn. Przewodnik historyczny po mieście, Tadeusz Korowaj, Kętrzyn.

August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes- und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes. Gebrüder Bornträger, Königsberg.

Lucyna Tokarczyk, Cezary Bałdyga (2006): Kętrzyn. Moja nowa ojczyzna,Studio Antykwa, Olsztyn.

Andrzej Wakar (1978): Kętrzyn. Z dziejów miasta i okolic, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Wien, germana nobelpremiito pri fiziko (vidu la memortabulon dediĉitan por li)
  • Wojciech Kętrzyński, pola historiisto kaj direktoro de la pola scienca kaj kultura instituto Ossolineum en Lvovo / Lvivo (post la Dua Mondmilito la instituto estis translokigita al Vroclavo)
  • Waldemar Grzimek, la germana skulptisto naskita en Kętrzyn (vidu apude la foton de lia skulptaĵo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]