Distrikto Bagrationovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Bagrationovsk - ruse Багратионовский район, latinliterigite Bagrationovskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 146 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 32 330 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 28 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Bagrationovsk, cirile Багратионовск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Preußisch Eylau.