Distrikto Gvardejsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Gvardejsk - ruse Гвардейский район, latinliterigite Gvardejskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 783 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 29 926 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 38 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Gvardejsk, cirile Гвардейск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Tapiau.