Distrikto Neman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Neman
municipa distrikto
FlagoBlazono
municipa distrikto [+]

LandoRusio

ĈefurboNeman
- koordinatoj55° N, 22° O (mapo)55.0333333322.03333333Koordinatoj: 55° N, 22° O (mapo)
Areo699,3 km² (69 930 ha) [+]

Loĝantaro19 075 [+] (2017)
Denseco27,28 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]

Distrikto Neman (Tero)
Distrikto Neman (Tero)
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

Distrikto Neman (Kaliningrada provinco)
Distrikto Neman (Kaliningrada provinco)
DEC

Map
Distrikto Neman

Vikimedia Komunejo:  Nemansky District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distrikto Neman (ruse Неманский район, latinliterigite Nemanskij rajon) estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 698 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 20 127 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 29 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Neman, cirile Неман, ĝis la jaro 1945 germane nomita Ragnit. La nordan limon de la distrikto konsistigas la rivero Nemunas, limo inter la kaliningrada provinco sude kaj Litovio norde; germane la rivero nomatas Memel, ruse ĝi havas la nomon Неман (Neman), kaj en 1946 la urbo Ragnit renomiĝis laŭ la rusa riveronomo. La distrikto komence nomiĝis laŭ la nova rusa nomo de la urbo Sovetsk, sed en 1958 ricevis la nomon de sia ĉefurbo, Neman.