Distrikto Gusev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Gusev - ruse Гусевский район, latinliterigite Gusevskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 643 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 37 143 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 58 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Gusev, cirile Гусев, ĝis la jaro 1945 germane nomita Gumbinnen.