Distrikto Polesk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Polesk - ruse Полесскский район, latinliterigite Polesskskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 834 kvadrataj kilometroj, en la centro de la provinco kaj ĉe la suda bordo de la Kurona Laguno. En 2010 ĝi havis 19 197 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 23 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Polesk, cirile Полесск (Polessk), ĝis la jaro 1945 germane nomita Labiau.