Distrikto Zelenogradsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Zelenogradsk - ruse Зеленоградскский район, latinliterigite Zelenogradskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 2 016 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 32 257 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 16 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Zelenogradsk, cirile Зеленоградскск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Crantz.

La plej norda areo de la distrikta teritorio estas la suda parto de la Kurona Duoninsulo, kies norda parto apartenas al la distrikto Klaipėda de Litovio - la tuta duoninsulo, kaj la rusia kaj la litovie administrataj partoj, estas deklarita natura monda heredaĵo de Unesko.