Tolkmicko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tolkmicko

Blazono

Blazono
Genitivo de la nomo Tolkmicka
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Elbląski
Komunumo Komunumo Tolkmicko
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj Proksimume 1296
Koordinatoj 54° 19′ N, 19° 32′ O54.32055555555619.530555555556Koordinatoj: 54° 19′ N, 19° 32′ O
Areo 2,28 km²
Loĝantaro 2766 (en 2004)
Loĝdenso 1213,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 82-340
Telefona antaŭkodo 55
TERYT 6283504094
Estro Mirosław Rydzewski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Portowa 2
Poŝtkodo de estraro 82-340
Telefono de estraro 55 231-61-27
Fakso de estraro 55 231-61-27
Poŝto de estraro umgtolk@portel.pl
Komunuma retejo http://www.tolkmicko.pl
v  d  r
Information icon.svg
La centro de Tolkmicko
Tolkmicko, 1750 j.
La foto de la Vistula Laguno
Eŭropo en la antaŭ-romia periodo dum fera epoko:
  •  nordiaj grupoj
  •  Jastorfkulturo
  •  grupo de Harpstedt-Nienburg
  •  celtaj gentoj
  •  pomeria kulturo
  •  kulturo de domaj urnoj
  •  kulturo orientbalta
  •  kulturo de tumultoj okcidentbaltaj
  •  kulturo de milograd
  •  estonaj grupoj
  • Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3-a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork; Sur la mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro, blua koloro: Romia Imperio.
    Distribuo de triboj de baltoj, ĉirkaŭ 1200 p.K. La Orientaj Baltoj montriĝas en brunaj nuancoj dum la Okcidentaj Baltoj montriĝas verde. La limoj estas proksimumaj.
    La "pogezanoj" loĝis ĉe la nuna Tolkmicko; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
    grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
    la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
    La mapo de la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj
    La historiaj regionoj en la iama Prusio
    La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas al la pola reĝo Kazimiro la 4-a la enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko
    La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
    Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duklando Prusio palflave
    La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
    Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
    Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, ankaŭ tuŝis la urbeton Tolkmicko
    La haveno en Tolkmicko
    La stacidomo en Tolkmicko, ĉ. la jaro 1900
    Tolkmicko, la historia stacidomo en Tolkmicko (nuntempe), (la strato Morska 4)
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
    La Vojevodio de Elblongo (verdkolora) dum la jaroj 1975–1998 kun la nuna limo de Varmia-Mazuria Provinco
    La paroĥa preĝejo de Jakobo la pli aĝa (Sankta Jakobo Apostolo) (Rom-Katolika Eklezio), el la 14-a jc, en Tolkmicko
    La Pol-Katolika preĝejo de la Anĝela Dipatrino en Tolkmicko

    Tolkmicko (germane Tolkemit) estas urbo en Varmia-Mazuria Provinco en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Tolkmicko en distrikto Elbląski kaj situas ĉe la Vistula Laguno (vidu la apudan mapon kaj la suban foton). En la jaro 2004 en la urbo estis 2766 loĝantoj.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    Historio de Tolkmicko dum la antikveco kaj la frua Mezepoko[redakti | redakti fonton]

    Tolkmicko situas ĉe la Vistula Laguno kaj norde de la Elblonga Altaĵo. La plej malnovaj mencioj pri la temo Tolkmicko estas nur legendoj. En tre proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estis jam dum la frua Mezepoko tie kastelo, kies restaĵoj estas ĝis hodiaŭ. La elfosaĵ-esploroj farataj tie de germanaj kaj polaj esploristoj antaŭ la Dua Mondmilito kaj en la jaro 1959, la esploroj montris ke ekestis la kastelo (burgo) jam en la frua fera epoko (650-400 a.K.) (vidu la apudan mapon). Sur la bazo de la luzacia kulturo kreiĝis la pomeria kulturo kaj kulturo de tumultoj okcidentbaltaj (vidu la apudan mapon). Tiam plimulto de la setlejoj oni konstruis ĉe la riveroj kaj akvejoj, ekzemple la Lago Druzno kaj la Vistula Laguno. Oni trovis la pruvojn, ke loĝis en la kastelo (burgo) dum frua Mezepoko, probable la gentoj okcidentbaltaj kiuj venis ien el Duoninsulo Sambio kiujn poste oni nomis praprusoj. Inter la trovitaj la histriaj objektoj estis el la regionoj de Mediteraneo kaj Skandinavio, tio povas montri la vastajn komercajn kontaktojn de la tiamaj loĝantoj de tiuj terenoj. En la 3-a jc p.K. tra tiuj terenoj migris la gentoj de Gotoj kaj Gepidoj, kiuj direktiĝis al la suda Eŭropo (vidu la apudan mapon). En la ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa Tolkmicko oni trovis multaj ŝpurojn de ilia restado tie, eĉ ilia asimilado kun la loke loĝanta tie la baltoj.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Tolkmicko de la 13-a ĝis la 18-a jc[redakti | redakti fonton]

    Ĝis la 13-a jc en tiuj terenoj loĝis la praprusoj "pogezanoj" (vidu la apudan mapon). Dum la jaroj 1233-1283 la praprusoj estis konkeritaj fare de germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno. Post la jaro 1273, rezulte de la du ribeloj de praprusoj (vidu la apudan mapon de la bataloj de la praprusoj kontraŭ teŭtonoj dum la 2-a ribelo de praprusoj), la tuta loĝantaro de la terenoj estis aŭ murdita aŭ forpelita. Ĉirkaŭ la jaro 1300 sur la monto, kie antaŭe estis la komerca setlejo de la praprusoj, la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno konstruis la fortikaĵon, kaj ĉe la piedoj de la kastelo ekaperis la urbo kun la germanaj kolonianoj. Dum la jaroj 1296-1300 la setlejo ricevis la lokigan privilegion (urborajtoj). La unua skriba dokumento pri la nomo de la urbo devenas de la jaro 1326 kaj ĝi estis jena: Tolkemit. En la jaro 1330 en Tolkmicko estis konstruita la preĝejo (la nuna Rom-Katolika paroĥa preĝejo de Jakobo la pli aĝa (Sankta Jakobo Apostolo). La 21-an de marto 1351 la Granda Majsto de la Teŭtona Ordeno Heinrich Dusemer von Arfberg renovigis la lokigan privilegion (urborajtoj), kaj en la jaro 1359 Tolkmicko kun la vilaĝo Nowinka ricevis la privilegion pri la fiŝkaptado. En la jaro 1440 ĝuste en Elblongo kaj Kwidzyn kreiĝis Prusa KonfederacioPrusia Konfederacio (en la germana Preußischer Bund, en la pola Związek Pruski) estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 ĉe Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj (inter ili Tolkmicko) en Prusio, por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en la jaro 1397 de nobeloj el Chełmno.

    En 1454, la estro (gvidanto) de la Prusa Konfederacio, nome Johannes von Baysen, pole: Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko kaj tie li estis urbestro, formale li faris la peton al la pola reĝo Kazimiro la 4-a, aligi Prusion en la Regno de Pollando kiel feŭdo (vidu la apudan foton de la historia dokumento el la jaro 1454). Tio markis la ekon de la Dektrijara Milito inter la Ordena Ŝtato kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta. Laŭ la dua Traktato de Toruno tio estis la fino de la Dektrijara Milito en la jaro 1466 kaj Tolkmicko ekestis en la limoj de Pollando (en la Reĝa Prusio, Vojevodio de Malborko) (vidu la apudan mapon) kaj tio daŭris 300 jaroj t.e. ĝis la jaro 1772, tiam okazis la unua dispartigo de Pollando fare de imperioj de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio (vidu la apudan mapon). Dum la pol-sveda milito (1626-29), dum la tagoj 11–12-a de junio 1626, en Tolkmicko estis la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Tolkmicko de la 19-a jc ĝis la 20-a jc[redakti | redakti fonton]

    Komence de la 19-a jc, dum la Napoleonaj Militoj, la stato (konjunkturo) de la urbo draste malboniĝis. De la 5-a de februaro 1807 trairis la urbon Tolkmicko dum kelkaj jaroj la taĉmentoj (armeoj) prusiaj kaj franciaj, kvartiro (kantonmento), greno kaj brutaro estis rekviziciitaj de la batalantaj inter si la armeoj. Dum la Novembra ribelo (1830-1831) kvartiris (restadis) en la urbo Tolkmicko 240 polaj soldatoj. En la sama jaro en la urbo aperis la epidemio de ĥolero. Dum la dua duono de la 19-a jc la urbo bonege disvolviĝis, kaj dum la jaroj 1862-1883 oni konstruis la fiŝistan havenon (vidu la apudan foton), kaj en la jaro 1873 oni konstuis la vojon de Tolkmicko al Elblongo. En la jaro 1899 oni finis la fervojon ĝis la stacidomo en Tolkmicko (vidu apude la foton de stacidomo de tiu tempo, t.e. 1900 j.). Dum la jaroj 1925-1928 aperis la infrastrukturo kiel kanalizado (pluveg-kanaletaro). En la jaro 1939 oni komencis la konstruon de la fabriko de marmelado, tamen oni fermis ĝin jam, en la jaro 1940. La Ruĝa Armeo ekokupis la urbon la 26-an de januaro 1945. Dum la Dua Mondmilito la urbo estis en 50% detruita, la duono de la loĝantaro fuĝis antaŭ la proksimiĝanta fronto kaj sevetia armeo. En la jaro 1945 la urbo revenis al Pollando laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (vidu la apudan mapon) la germanoj kaj parte la loka loĝantaro forlasis Pollandon en la jaro 1945-46. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio. Bedaŭrine la urbo neniam revenis al la iama prospero.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Bibliografio:

    Bronisław Chlebowski (1892): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (Geografia leksikono de Krono de la Regno de Pollando), vol. 12-a, eld. de Władysław Walewski, Varsovio.

    Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki (1988): Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945 (La gvidlibro pri la memor-lokoj pri la batalo kaj martiro dum la jaroj 1939-1945), Wydawnictwo Sport i Turystyka (Eldonejo Sporto kaj Turismo), Varsovio.

    Otto Hupp (2006):Königreich Preussen (Reĝa Prusio). Wappen der Städte (La urb-blazonoj), Flecken und Dörfer: Ostpreussen (Orienta Prusio), Westpreussen (Okcidenta Prusio), Brandenburg (Brandenburgo), Pommern (Pomerio), Posen (Poznano), Schlesien (Silezio), Kulturstiftung der Deutschen Vertriebenen, Bonno.

    Eugen Gustav Kerstan (1967):Die Geschichte des Landkreises Elbing (La historio de la Distrikto de Elblongo): auf wissenschaftl. Grundlage volkstümlich dargest, Elbinger Nachrichten, Oldenstadt.

    Jerzy Kwiatek (2006): Polska. Urokliwy świat małych miasteczek (Pollando. Bela mondo de malgrandaj urboj), eld. Sporto kaj Turismo-Muzo, Varsovio.

    Franciszek Mamuszka (1978): Elbląg i okolice (Elblongo kaj ĉirkaŭaĵo). Landkona informilo, La Mara Eldonejo, Gdansko.

    Arkadiusz Wełniak, Losy ludności niemieckiej powiatu elbląskiego w latach 1945-1947 (La sorto de la germana loĝantaro de la Distrikto en Elblongo (laŭ dokumentoj de la Federala Arkivo en Bayreuth/ (Bajreŭto), „Przegląd Zachodni”, n-ro 2, 2011.

    Alfred Feliks Wielkopolski (1946): Tolkmicko nad Zalewem Wiślanym (Tolkmicko ĉe la Vistula Laguno, Wydawnictwo Związku Gospodarczego Miast Morskich (Eldonejo de la Ekonomia Asocio de Maraj Urboj), Szczecin.

    Michał Wiszniewski (1840): Historya literatury polskiej (La historio de la pola literaturo), vol. 2, la presejo de Stanisław Gieszkowski, Krakovo.

    Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

    La fond-dokumento de Prusia Konfederacio, 1440
    • Jan Bażyński (Johannes von Baysen) - urbestro de Tolkmicko, fondinto kaj gvidanto de la Prusa Konfederacio (tio estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 en Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj en Prusio kiun gvidis ĝuste Jan Bażyński, kaj la organizo estis por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj (vidu la apudan fond-dokumenton).

    La partner-urboj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]