Albert Fert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Fert
Nobel-premiito
Persona informo
Albert Fert
Naskiĝo 7-an de marto 1938 (1938-03-07) (86-jaraĝa)
en Karkasuno
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • Supera normala lernejo vd
Familio
Patro Charles Fert vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • scienca esploristo vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert FERT, naskita la 7-an de marto 1938 en Carcassonne), estas franca fizikisto. En 2007 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko "por la malkovro de la Giganta Magneta Rezistanco, kune kun Peter Grünberg[1].

Albert Fert en 2007

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fert studis ĉe École Normale Supérieure de 1957 al 1962. En 1970 li doktoriĝis pri fiziko ĉe universitato Paris-Sud, pri ecoj de elektron-transporto en nikelo kaj fero. Poste li estris esplorgrupon en la laboratorio pri solid-fiziko en Orsay.

En 1988 lia teamo malkovris la gigantan magnetan rezistancon (GMR), kiun Peter Grünberg sendepende malkovros kelkajn monatojn poste. La malkovro baziĝis sur la malkovro de la tunel-efika magneta rezistanco en 1975, fare de Michel Jullière. Ambaŭ malkovroj estas la bazo de la nuntempa tekniko pri magnetaj diskoj.

Albert Fert estas profesoro de universitato Paris-Sud en Orsay de 1976 kaj scienca direktoro de komuna laboratorio de la franca scienca esplor-centro CNRS kaj la franca teknologia grupo Thales de 1995.

En 2006/2007 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]