Melvin Calvin
Melvin Calvin | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Melvin Ellis Calvin |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1911 en Saint Paul |
Morto | 8-an de januaro 1997 (85-jara) en Berkeley |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Minesoto • Universitato de Manĉestro • Miĉigana Teknologia Universitato |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • biokemiisto • universitata profesoro • biologo • inĝeniero |
Melvin CALVIN (8-an de aprilo 1911, St. Paul, Minesoto, Usono - 8-an de januaro 1997 en Berkeley, Kalifornio) estis usona biokemiisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1961 pro klarigo de procesoj de la fotosintezo.
Li akiris doktoran titolon en 1935 en la Universitato de Minnesota, poste laboris du jarojn en Anglio, en la Universitato de Manchester kiel Rockefeller-stipendianto. Li laboris ekde 1937 en Berkeley, en la Kalifornia Universitato, kie en 1946 iĝis gvidanto de biokemia grupo de Lawrence Radiation Laboratory (radiesplora laboratorio). Li iĝis universitata instruisto en 1971.
Calvin koemncis siajn esplorojn pri fotosintezo en mezo de la 1940-aj jaroj, per radiokarbona metodo (C14) pri la verda algo Chlorella. Li analizis, esploris diversajn kreskajn fazojn de la planto kaj identigis la etkvantajn radiokaktivajn kombinaĵojn (legu Kalvin-ciklo).