Walter Gilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Gilbert
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1932 (1932-03-21) (92-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardTrinity CollegeUniversitato de Kembriĝo • Sidwell Friends School
Okupo
Okupo fizikisto • molekula biologo • biokemiisto • kemiisto • scienca esploristo
vdr

Walter GILBERT (Bostono, Masaĉuseco, 21a de marto 1932) estas usona fizikisto, biokemiisto kaj universitata profesoro kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio de la jaro 1980.

Li studis fizikon, kemion kaj matematikon en la Universitato Harvard. Poste li doktoriĝis en matematiko en la Universitato de Kembriĝo kaj en biokemio en Harvard, kie li estis nomumita profesoro pri molekula biologio.

En 1980, lia kontribuo al la determinado de la bazaj sekvencoj de la nukleaj acidoj havigis al li la Nobel-premion pri kemio de la jaro 1980, kiun li kunhavis kun sia samlandano Paul Berg kaj la brita Frederick Sanger.

Gilbert kaj Sanger estis premiitaj pro sia pionira laboro en la determinado de la sekvencigo de nukleotidoj de la nukleaj acidoj.

Walter Gilbert ankaŭ proponis por la unua fojo la hipotezon de la medio RNA por la origino de la vivo, modelo proponita poste de Carl Woese en 1967.

Li estis kunfondinto de la entrepreno de biotekniko Biogen kaj estis la unua prezidanto de la stabanaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walter Gilbert en la hispana Vikipedio.