Fritz Haber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fritz Haber
Fritz Haber.png
Personaj informoj
Naskiĝo 9-an de decembro 1868 (1868-12-09)
en Vroclavo
Morto 29-an de januaro 1934 (1934-01-29) (65-jara)
en Bazelo, Flag of Switzerland.svg Svislando
Kaŭzo de morto korinfarkto
Tombo Friedhof am Hörnli
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno, Vajmara Respubliko
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoTeknologia Universitato BerlinoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino • Johanneum Breslau • Elisabet-Gymnasium
Profesio kemiisto, fizikisto, inĝeniero, academic, universitata profesoro
Lingvoj germana lingvo
Familianoj
Edz(in)o Clara Immerwahr
Infano Hermann Haber
v  d  r
Information icon.svg

Fritz Jacob Haber (1868-1934) estis germana-juda kemiisto, kiu ricevis la Nobel-premion en 1918, dank'al siaj laboroj por la sintezado de la amoniako (NH3), grava por la fabrikado de sterko kaj eksplodaĵoj. Li ankaŭ estas konsiderata la patro de la kemiarmilaro, pro ties laboro kun la kloro kaj aliaj gasoj alte venenaj, uzataj dum la Unua Mondmilito, kun lia aktiva kaj konscia kunlaboro. En 1902 konvertiĝis al protestantismo (laŭ alia fonto: en 1892 elektis luteranismon). Lia forlaso de judismo favore al kristanismo sekvis pro deziro de scienca avanco (judoj havis malfacilan eblecon de alitaj profesioj). Kaŭze de lia juda origino, li estis ekziligita en 1933, kaj mortis survoje al Israelo.

Periodo de la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la unua mondmilito amoniako anstataŭis importatan de Ĉilio amonian nitraton, uzatan por produkto de eksplodaĵoj kaj municio. Germanio rapide kaj malmultekoste riĉigis sian militan potencon. Haber laŭ rekomendo de la germana Ĝenerala Stabo komencis labori pri apliko de kemio por armeaj bezonoj (konvencio de Hago el 1907 malpermesis uzon de kemia armilo). Li proponis antataŭ tolueno, por produktado de trotilo, uzi ksilenon kaj aliajn produktaĵojn de nafto.

Fritz Haber traktis sian laboron kiel patriotisman devon. Li diris, ke la scienco dum pacperiodo apartenas al la tuta mondo, kaj dum la milito devas servi al la ŝtato. Al siaj laborantoj diris, ke se oni sukcesos rapide venki malamikojn de Germanio, la konflikto kaŭzos malpli da viktimoj (francoj ankaŭ samtempe laboris pri evoluo de kemiaj armiloj). Dum la unua mondmilito li estis unu el ĉefaj organizantoj de produktado kaj uzo de batalgasoj fare de la germana armeo, interalie apud Langemark, Ipro (la dua batalo de Ipro) kaj Bolimów (distrikto Skierniewicki). Apud Ipro Haber persone kontrolis la kemian atakon. Notis rimarkojn pri konvulsiantaj en teruraj turmentoj soldatoj. Germanaj generaloj ne profitis potencialon de la kemia armilo, kaj sciencistoj de Parizo kaj Londono rapide deĉifris kemian konsiston de venenaj germanaj substancoj. Engaĝiĝo de Haber en produkto de kemiaj armiloj kondukis al sinmortigo de lia edzino Clara Immerwahr, kiu ne povis elteni psikan premon, ligitan kun kontribuado de ŝia edzo al morto de soldatoj (ŝi pafmortigis sin el ofica pistolo de Haber). Sekvan tagon post entombigo de la edzino Haber ekiris al orienta fronto por testi batalgasojn.

En 1917 denove edziĝis, ĉi foje kun Charlotte Nathan, kun kiu havis duopon de infanoj. Post fino de la unua mondmilito li suferis deprimon.

Post la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post transpreno de regopovoj fare de Hitler Haber komence fidele servis al faŝismo. Kiam lia amiko Albert Einstein rifuzis reveni de Usono kaj akuzis germanajn naziistojn pri la rompo de homrajtoj, Haber kondamnis lin publike. Kadre de kontraŭjudismaj purigoj Haber perdis plenan akademian salajron. Pro la deveno, malfruaŭtune 1933 estis devigita elmigri. Unue li elektis Kembriĝon en Britio. La britaj sciencistoj traktis lin kun malrespekto. Nobelpremiito Ernest Rutherford ne donis al li manon. Dume kemiisto Chaim Weizmann (posta prezidento de Israelo) ekproponis al li postenon de profesoro en kreata Hebrea Universitato en Jerusalemo. Haber forveturis al Svislando, por iri al Proksima Oriento, kie baldaŭ mortis pro korinfarkto.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Experimental-Untersuchungen über Zersetzung und Verbrennung von Kohlenwasserstoffen, 1896
  • Grundriss der technischen Elektrochemie auf theoretischer Grundlage, 1898
  • Thermodynamik technischer Gasreaktionen; Sieben Vorlesungen, 1905
  • Einführung in die allgemeine und anorganische Chemie auf elementarer Grundlage, 1909
  • Fünf vorträge aus den jahren 1920-1923, 1924
  • Aus Leben und Beruf; Aufsätze, Reden, Vorträge, 1927

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles, Daniel: Master mind: The Rise and Fall of Fritz Haber, the Nobel Laureate Who Launched the Age of Chemical Warfare (New York: Ecco, 2005), ISBN 0-06-056272-2.
  • Magda Dunikowska, Ludwik Turko, Fritz Haber: The Damned Scientist, Angew. Chem. Int. Ed. 50: 10050–10062, 2011.