Erich von Falkenhayn
Erich von Falkenhayn | |
---|---|
![]() Erich von Falkenhayn kiel Ĉefa Stabanaro de Germanio | |
Persona informo | |
Naskonomo | Erich Georg Anton Sebastian von Falkenhayn |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1861 en Białochowo |
Morto | 8-an de aprilo 1922 (60-jara) en Lindstedt Castle |
Tombo | Bornstedt Cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Germana Regno |
Alma mater | cadet corps • Royal Prussian Main Cadet Institute • Prusa Militakademio |
Familio | |
Patro | Fedor von Falkenhayn |
Patrino | Franziska Freiin von Rosenberg |
Frat(in)oj | Kurt von Falkenhayn • Eugen von Falkenhayn • Arthur von Falkenhayn |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto • military advisor • militisto • armea ataŝeo • soldato • milita komandisto |
Erich Georg Anton Sebastian von Falkenhayn (Graudenz, Okcidenta Prusio, 11-a de septembro de 1861 - Potsdam, 8-a de aprilo de 1922). Generalo de Infanterio kaj ĉefa stabanaro germana de septembro 1914 al aŭgusto 1916, li estus la ĉefa planinto de la atako ĉe Verdun, destinita « saigner à blanc l'armée française » (elĉerpi la francan armeon).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dum la Unua mondmilito, la germana stabo iĝis intrigejo el kiam von Falkenhayn sukcedis al Helmuth Johannes Ludwig von Moltke estre de la stabo de la okcidenta fronto. Li tute dependis de la favoro de la Kaiser, ĉar lia karaktero malamikigas lin kun siaj samuloj.
Falkenhayn planis la atakon al Verdun sciante ke la orientfrontaj stabanoj komplotis kontraŭ li. Lia malvenko permesos al Hindenburg kaj Ludendorff anstataŭi kin kaj iĝis la postaj kontrolantoj de la milita Germanio, kiun ili kondukos al la malvenko en 1918.
Oni povas fari tri kritikojn al Falkenhayn: li neniam informis siajn aliancanojn aŭstri-hungarajn, por ke la atako al Verdun estu surprizo totale; li ege subtaksis la kapablojn rezisti de la franca armeo; kaj li neniam klarigis al siaj komandantojn surloke la fonojn de sia strategio.
Elpostenigita pro la malvenko de liaj planoj ĉe la Batalo apud Verdun kaj antaŭ la aliancana atako al la Somme, li partoprenis en la kampanjo de Rumanio en 1916 kaj en 1917; li konkeris kaj okupis Bukareston.
Liaj memoroj (redaktataj je tria persono) montras sufiĉemon kaj fieron. Ĝis sia morto, en 1922, Falkenhayn pluasertis ke, por ĉiu germana soldato mortigita batale, la franca armeo perdis du.
Lia bofilo, Henning von Tresckow, estis germana oficiro dum la Dua Mondmilito kaj komplotos kontraŭ Adolf Hitler.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Unua mondmilito
- Verdun
- Kastelo Lindstedt kie li vivis lastajn jarojn