Clara Immerwahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Immerwahr
Persona informo
Naskonomo Clara Helene Immerwahr
Naskiĝo 21-an de junio 1870 (1870-06-21)
en Wojczyce
Morto 2-an de majo 1915 (1915-05-02) (44-jaraĝa)
en Dahlem
Mortokialo pafvundo
Tombo Friedhof am Hörnli
Lingvoj germana
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Vroclavo
Familio
Patro Philipp Immerwahr
Patrino Anna Immerwahr
Edz(in)o Fritz Haber
Infano Hermann Haber
Okupo
Okupo kemiisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • pacaktivisto
vdr
La tombo de Fritz kaj Clara Haber, sur la Hörnli tombejo en Bazelo

Clara IMMERWAHR, edz. HABER (la  21-an de junio 1870(nun 1870-06-21) en Polkendorf, apud Środa Śląska, proksime al Vroclavo; la 2-an de majo 1915 en Dahlem, Berlino) estis germana kemiisto. Ŝi estis unu el la unuaj germanaj virinoj kiuj  doktoriĝis. Ŝi laboris kiel scienca pioniro en la kampo de la esploro de katalizo kaj engaĝiĝis pri homaj kaj virinaj rajtoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Clara Immerwahr estis la plej juna filino de la kemiisto Philip Immerwahr, kaj lia edzino, Anna Krohn. Patro kaj patrino venis el la granda juda komunumo de Vroclavo.

Clara estis entuziasma lernantino kun aparta intereso por la natursciencaj fakoj. Ŝi koleris, kiam la instruistoj daŭre rimarkis, ke necesas konsideri la "estontan inan agosferon".

Dum dancleciono ŝi enamiĝis je Fritz Haber, posta nobelpremiito pri kemio. Fritz volas tuj edziĝi sed Clara ne certas, ĉu ŝi taŭgas por geedzeco.

En 1890 mortis la patrino. Clara volas iĝi ekonomie sendependa kaj vizitas seminarion por estontaj instruistinoj. Tie la libro "Unterhaltungen über Chemie" (Babiladoj pri Kemio) vekas ŝian intereson por tiu fako.

En la vintra semestro 1895/96 estis unuafoje permesite al instruistinoj, partopreni kiel gastoj en la lecionoj de la universitato de Vroclavo. Clara tuj profitas la okazon malgraŭ mokoj de studentoj kaj malicaĵoj flanke de profesoroj. La kemio-lecionoj kaj aparte la eksperimentado en laboratorio entuziasmigas ŝin. Kiam la ministerio pri kulturo decidas, ke la gasta vizito de lecionoj estas rekonata kiel studado, ŝi kune kun sia profesoro Richard Abegg serĉas temon por disertaĵo. Ŝi okupiĝas pri la solvebleco de la saloj de pezmetaloj kaj en 1900 ŝi doktoriĝas kiel unua virino en la Universitato de Vroclavo  kun la distingo de magna cum laude. Poste ŝi fariĝis asistanto de profesoro Abegg.

En printempo de la jaro 1901 Fritz Haber, kiu intertempe fariĝis profesoro pri kemio en la Teknika Altlernejo de Karlsruhe, faris denove edziĝproponon al ŝi. Unue ŝi hezitis, sed ĉar ŝi sentas ke ne edziniĝinta virino en la tiama societo estas rigardata kiel marĝenulo, ŝi fine konsentas.

Post la geedziĝo en  1901 Clara devas okupiĝi pri mastrumado kaj restas malmulte da tempo por labori en laboratorio. Post la naskiĝo de la filo Hermann (1902-1946) la tempo tute mankas ĉar la infano estas malforta kaj malsanema. Clara devas okupiĝi tute sole pri la filo kaj la mastrumado kaj trovas apenaŭ la tempon por fari prelegojn por virinoj pri kemio en doma mastrumaĵo. Ŝi interalie tradukis laboraĵojn de Haber en la anglan lingvon.

En 1910 la familio transloĝiĝis de Karlsruhe al Berlin-Dahlem, kie Fritz Haber, kiel nova direktoro de la Kaiser-Wilhelm Instituto pri fizika kemio, rajtas okupi vilaon.

Haber-vilao en Berlin-Dahlem

La 1-a de aŭgusto 1914 komencis la unua mondmilito. Fritz varbiĝis en la armeo por antaŭenpuŝi armilprojektojn en sia instituto. Sekve, pro la hardiĝo de la frontoj en la milito de pozicioj, la germanaj kemiistoj estis komisiataj pri la produktado de venenaj gasoj. Fritz eltrovis, ke klorgaso taŭgas kiel armilo kaj komencis eksperimentojn sur bestoj. Clara malaprobis tiun agadon  kaj nomis ĝin publike "perversio de la scienco".

La unua granda mortiga utiligo de venena gaso sur la okcidenta fronto okazis la 22-an de aprilo 1915 dum la dua flandra batalo ĉe Ipro kun 150 tunoj da klorgaso, produktitaj laŭ metodo inventita de Fritz Haber. Mortis miloj da soldatoj precipe francaj kaj Fritz estis promociita al kapitano. Li revenis al Berlino kaj la 1-an de majo li festis sian promocion en sia vilao. Multaj de la invititoj komplimentis lin, sed Clara daŭre malaprobis lian agadon kaj li riproĉis ŝin je perfido. Frumatene de la sekvanta tago Clara prenas la militpistolon de sia edzo, iras en la ĝardeno kaj pafis al sia koro.[1] La pafon aŭdis ŝia 13-jara filo Hermann. Post du horoj ŝi mortis. Je la sama tago Fritz veturis al la orienta fronto por prepari tie la utiligon de venena gaso.

La 8-an de majo en la ĵurnalo Grunewald-Zeitung aperis la sekva sciigo: "Per pafmortigo finis sian vivon la edzino de la Sekreta Registarkonsilisto Dr.H. en Dahlem, kiu nuntempe estas en milito. La kialoj de la ago de la malfeliĉa virino estas nekonataj". La milita cenzuro ne permesis informi pri la veraj kaŭzoj de la morto de Clara.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de decembro 2011 sur ĉefkonstruaĵo de Vroclava Universitato oni malkovris dediĉitan al ŝi memortabulon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerit von Leitner: Der Fall Clara Immerwahr. Leben für eine humane Wissenschaft. Beck, München 1993, ISBN 3-406-37114-0. Zweite, durchgesehene und verbesserte Auflage: 1994, ISBN 3-406-38256-8.
  • Sabine Friedrich: Immerwahr. Roman über Clara Immerwahr. dtv, München 2007, ISBN 3-423-24610-3.
    • Sabine Friedrich: Immerwahr. Schauspiel nach dem gleichnamigen Roman. Theaterverlag Hofmann-Paul, Berlin 2008.
  • Tony Harrison: Square Rounds. Versdrama. Verlag Faber & Faber, 1992, ISBN 0-571-16868-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]