Doktoriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universittaj doktoroj arigitaj antaŭ la komenco de ceremonio ĉe la Universitato Brigham Young (Aprilo 2008).
Kovrilpaĝo de tezo prezentita de Claude Bernard por akiri sian Medicinan Doktoriĝon. (1843).

Doktoriĝo (el la latina docere, "instrui") aŭ doktoriĝa grado (el la latina doctor, "instruisto"), grado de doktoro aŭ doktora grado estas akademia grado donita de universitatoj kiu, en plej landoj, habilitigas al la tenanto por instrui je universitata nivelo en la gradiga fako, aŭ por labori en specifa profesio. En kelkaj landoj, la plej alta grado en difinita fako estas nomita fina grado. Multaj universitatoj ankaŭ havigas "honorajn doktorigojn" al individuoj kiuj montriĝis meritoplenaj por speciala rekono, ĉu por fakula laboro aŭ pro aliaj kontribuoj ĉu al la universitato aŭ al la socio.

En la unuopaj landoj la kondiĉoj povas tre malsami. Eble oni povas diri ĝenerale ke oni bezonas universitatan diplomon (ekz. de magistro) por doktoriĝi, kaj ke per doktoriĝo oni poste rajtas fariĝi profesoro. Eventuale oni bezonas kromajn kvalifikojn.

Doktoriĝemulo bezonas profesoron, kiu akompanas la projekton. Kiel doktoriĝonto oni aŭ laboras ĉe universitato kaj estas en certa programo, aŭ oni estas "eksterulo" kiu havas kontakton nur al profesoro. Kutime daŭras plurajn jarojn ĝis doktoriĝo, kvankam ankaŭ tio povas tre malsami laŭ fako, laŭ universitato kaj kompreneble de la rapideco de la doktoriĝonto.

Kerno de doktoriĝo estas la verkado de doktoriga tezaro (disertaĵo, disertacio). Temas pri sciencnivela libro kiu montras ke la aŭtoro kapablas esplori sendepende. La paĝokvanto povas tre malsami laŭ la fakoj kaj aliaj tradicioj, ekz. en medicinomatematiko temas eble pri malpli ol cent paĝoj, dum en homsciencoj temas pri pluraj centoj da paĝoj. Kutime oni devas publikigi ĝin. Povas esti, ke por doktoriĝi oni devas krome trapasi ekzamenon.

La finan proceduron por doktoriĝo oni nomas promocio; ankaŭ ĝi povas tre malsami laŭ la lando aŭ la universitato. Kutime al la promocio apartenas "defendo", en kiu la aŭtoro defendas sian verkon kontraŭ demandoj de profesoroj.