Claude Bernard
Claude Bernard | |||
---|---|---|---|
Persona informo | |||
Naskiĝo | 12-an de julio 1813 en Sankt-Juliano | ||
Morto | 10-an de februaro 1878 (64-jaraĝa) en Parizo | ||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 20 48° 51′ 38″ Nordo 2° 23′ 37″ Oriento / 48.860635 °N, 2.393582 °O (mapo) Grave of Claude Bernard (en) vd | ||
Lingvoj | franca vd | ||
Ŝtataneco | Francio vd | ||
Alma mater | Medicina Fakultato de Parizo - Doktoro Scienca Fakultato de Parizo - Doktoro (–1853) vd | ||
Subskribo | |||
Familio | |||
Edz(in)o | Marie Françoise Bernard (mul) vd | ||
Profesio | |||
Okupo | kuracisto-verkisto profesoro fiziologo psikologo politikisto kuracisto vd | ||
Laborkampo | Fiziologio kaj medicino vd | ||
Verkado | |||
Verkoj | internal environment vd | ||
| |||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Claude BERNARD [KLOD berNAR] (naskita la 12-an de julio 1813 en Saint-Julien, departemento Rhône; mortinta la 10-an de februaro 1878 en Parizo) estis franca fiziologo kaj vivosekcisto.
Li enkondukis la sciencan metodon en la medicinon. Li estas konsiderata la patro de la moderna fiziologio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Veno al Parizo
[redakti | redakti fonton]Danke al la apogo de lia patrino, Bernard kontaktiĝis kun la kritikisto Saint-Marc Girardin, profesoro ĉe La Sorbonne, kiu konsilis lin forlasi verkadon (li ambiciis fariĝi dramisto). Li decidis, ke li pli bone utiligos siajn kapablojn, se li turnos sin al medicino[1].
La elreviĝo motivis lin trapasi sian bakalaŭriĝon, kiun li atingis en 1834. Liaj gepatroj pagis 1800 frankojn por anstataŭigi militservon. Tio liberigis lin por ekstudi medicinon en Parizo. Kunhavante loĝejon kaj la vivon de la Latina Kvartalo kun siaj kamaradoj Charles Lasègue (famiĝonta kiel neŭrologo) kaj Casimir Davaine (partoprenonta en la unuaj esploroj de mikrobiologio), li vivis modeste en Parizo, repagante siajn gepatrojn per kursa instruado. Lin tre emociis la kursoj de la vivosekcisto François Magendie ĉe la Kolegio de Francujo, kaj baldaŭ li fariĝis disĉiplo de Pierre Rayer (dermatologo) kaj amiko de lia eksstudento Émile Littré (estonta lingvisto).
Bernard sukcesis trapasi sian eksterulecon en 1839 kaj gajnis postenon de internulo, en la 26-a loko el 29 konkurantoj. Li servis unue al Rayer, poste kiel esplorhelpanto de Magendie. La polemikaj klasoj de Magendie vekis en li neatenditan pasion pri la malkovrado de fiziologiaj leĝoj. Magendie testis hipotezojn eksperimente antaŭ spektantaro, malkaŝe ridante kiam eksperimento ne donis la rezultojn anoncitajn de la hipotezo, kiun li mem instruis en la klasĉambro la antaŭan tagon. Magendie nomadis sin ĉifonisto, trairanta la terenon de scienco kaj kolektanta disajn faktojn, sen plia pretendo ol "meti ilin sur sian dorson". La konstruado de eleganta kaj "pretenda" (t.e. antaŭdira) teorio sur tiaj faktoj ne havis lokon en la skeptikismo de Magendie. Tamen, Bernard neniam sentis la epistemologiajn principojn de sia instruinto komfortaj. Tio turnis lian intereson el pure scienca medio al filozofia. Tial Claude Bernard estas memorata ne nur kiel fiziologo, sed pro sia provo elmontri la eblecon de medicino kaj ĝenerale biologio sciencaj. Kvankam li estas malpli konata de sciteoriistoj, Claude Bernard anticipis la precipajn tezojn de Karl Popper en tiu fako. Lia esplorado pri stomaka suko kaj pri glukozo gajnis doktoran tezon en 1843, sed liaj polemikaj ideoj pri modernigo de esplorado en medicino malhelpis, ke li trovu postenon[2].
Edzeco
[redakti | redakti fonton]En 1845, Claude Bernard edziĝis al Fanny Martin, filino de riĉa medicinisto. Tiu geedziĝo, fakte aranĝita de liaj amikoj, kiuj malkontentis, ke li ankoraŭ ne trovis stabilan vivkondiĉon, donis al li la materiajn rimedojn por fordoni sin al vivosekcado. Tamen, Fanny mem estis aktivisto pri bestprotektado en la naskata Bestprotekta Asocio, kaj ege kontraŭis la agadon de sia edzo[3]. De iliaj kvar infanoj, nur du filinoj atingis plenkreskan aĝon: Jeanne-Henriette (1847-1923), kromnomata Tony, kaj Marie-Louise (1849-1922), kiuj malofte vidis sian patron[1]. Ili restis dumvivaj fraŭlinoj kaj dediĉis sian vivon al la prizorgado de bestoj en sia domo en Bezons (Val-d'Oise), volante kompensi la mortigojn faritajn de ilia patro. Claude kaj Fanny oficiale separiĝis la 22-an de aŭgusto de 1870.
Vivosekcado
[redakti | redakti fonton]Bernard malrekomendis empation al studataj bestoj. En sia Enkonduko en la studon de eksperimenta medicino li skribis, “La fiziologo ne estas normala persono, li estas sciencisto, li estas homo forkaptita de la scienca ideo, kiun li postkuras; li ne plu aŭdas la kriojn de la bestoj, li ne plu vidas la sangon verŝatan, li vidas nur sian ideon kaj la organismojn kaŝantajn la problemojn, kiujn li volas malkovri. Li ne sentas, ke li faras hororindan buĉon; influata de scienca ideo, li ekzamenas kun plezuro la mallogan nervan filamenton kaj la lividan karnon, kiuj iun alian naŭzus kaj hororigus…”. Laŭ la angla verkisto John Vyvyan, se Bernard vivus en la 20-a jarcento, li neniam publikigus tiel evidentan laŭdon de "paranoja skizofrenio".[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Marie-Aymée Marduel, Claude Bernard : un physiologiste natif du Beaujolais : sa famille, sa vie, son œuvre, 2006 (PDF)
- ↑ Debray-Ritzen 1992, p. 101.
- ↑ Fragmentoj de Introduction à la médecine expérimentale (pri vivosekcado), enretigitaj kaj komentitaj ĉe BibNum[rompita ligilo].
- ↑ Citita en: Slaughter of the innocent. Hans Ruesch. Bantam Books, 1978. ISBN 0553111515, p. 298