Charles-Philippe Robin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Philippe Robin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1821 (1821-06-04)
en Jasseron
Morto 6-an de oktobro 1885 (1885-10-06) (64-jaraĝa)
en Jasseron
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo biologopolitikistoprofesoro • anatomo • botanikisto • fiziologo • kuracisto
vdr

Charles-Philippe Robin (naskita la 4-an de junio 1821, mortinta la 6-an de oktobro 1885) estis franca anatomo, biologo kaj histologo naskita en Jasseron, departemento Ain, Francio.

Li studis medicinon en Parizo, kaj dum ankoraŭ studento faris sciencan vojaĝon kun Hermann Lebert al Normandio kaj la Kanalinsuloj, kie ili kolektis specimenojn por la historia anatomia muzeo Orfila de la universitato de Parizo. En 1846 li ricevis sian medicinan doktorecon, kaj en malsamaj stadioj de lia kariero li estis profesoro pri naturhistorio, anatomio kaj histologio. Li estis membro de la Académie Nationale de Médecine (1858) kaj Franca Akademio de Sciencoj (1866). En 1873 li estis nomumita direktoro de la mara zoologio laboratorio ĉe Concarneau.

La kontribuoj de Robin al medicino estis multaj kaj diversaj. Li estis inter la unuaj sciencistoj en Francio, kiuj uzis la mikroskopon en normala kaj patologia anatomio. Li estis la unua kiu priskribis la specion Candida albicans (diploida fungo), kaj li kontribuis novajn informojn pri la mikrostrukturo de ganglioj kaj de gliaj ĉeloj. Li ankaŭ priskribis la rolon de osteoklastoj en ostoformado, kaj li faris originalajn studojn pri la elektraj organoj de Rajidae (elektraj fiŝoj el la zoologia superordo de rajoj).

Kun Pierre François Olive Rayer, Claude Bernard, kaj Charles-Édouard Brown-Séquard, li en 1848 establis la francian societon de biologio (Société de biologie).

Robin estis produktiva verkisto, estante la verkinto de pli ol 300 skribaj artikoloj dum sia vivdaŭro.