Académie Nationale de Médecine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Académie nationale de médecine

Situa en 16 rue Bonaparte en la 6a arondismento de Parizo, la Académie nationale de médecine (Nacia Akademio de Medicino) estis kreita en 1820 fare de la reĝo Ludoviko la 18-a je insisto de la barono Antoine Portal. Dekomence, la institucio estis konata kiel Académie royale de médecine (aŭ Reĝa Akademio de Medicino). Tiu akademio ricevis la juran statuson de du institucioj kiuj estis antaŭaĵoj — nome la Académie royale de chirurgie (aŭ Reĝa Akademio de Kirurgio), kiu estis kreita en 1731 kaj la Société royale de médecine (aŭ Reĝa Societo de Medicino), kiu estis kreita en 1776.

La nomo de la institucio ŝanĝiĝis kelkajn fojojn ekde ties kreo. Inter ili menciindas jeno:

  • Académie Royale de Médecine (1820 - 1851);
  • Académie Impériale de Médecine (1852 - 1947);
  • Académie Nationale de Médecine (1947–nuntempe).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48°51′23″N 2°20′04″O  /  48.8562602°N, 2.3343334°O / 48.8562602; 2.3343334 (Académie Nationale de Médecine)