Diskuto:Claude Bernard

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Arbarulo: Mi gratulas pri via ampleksigo de la teksto en 2023, en kiu vi enkonstruis naŭ novajn ruĝajn ligilojn pri estontaj artikoloj. Ĉu vi ankoraŭ intencas verki iujn el tiuj estontaj artikoloj? Aparte la dramecaj malkonsentoj en la familio pri la temo de vivosekcado eble ankoraŭ meritus esti temigataj en aparta teksto pri la edzino. Kvankam, aliflanke, vi bone temigis la malkonsenton en tiu ĉi artikolo. Do eblus ankaŭ transformi la nomojn Fanny Martin kaj Bestprotekta Asocio al simpla teksto sen ruĝaj ligiloj... Kaj pri la tiutempaj kolegoj provizore esperantlingvaj artikolaj ĝermoj jam sufiĉus. Tamen ankaŭ tiuj ne skribas sin mem... ThomasPusch (diskuto) 12:58, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Jam plurfoje vi kaj unu aŭ du aliaj longaspertaj vikipediistoj faris similajn komentojn al mi, laŭ ideo, ke ruĝa ligilo promesas estontan aŭ eĉ baldaŭ estontan artikolon. Tamen ankoraŭ neniu klarigis, de kie tiu ideo venas.
Laŭ mi, ni ne nepre devas havi unuecan politikon pri la uzado de vikiaj ligiloj. Sed se oni volas diskuti pri tio, mi certe opinias, ke ĝi devas esti simila al la politiko de la angla vikipedio [1] (kun pravigoj pli detale prezentitaj en opinia artikolo ĉe [2]) aŭ de la franca [3].
Jen kelkaj gravaj citaĵoj el tiuj politikoj. Mi pensas, ke vi scias legi ambaŭ lingvojn, sed mi tradukas por eventualaj aliaj legantoj:
Create red links whenever a non-existent article with more information would help a reader understand the content of the article in which the red link will appear.
Kreu ruĝajn ligilojn kiam ajn nehavata artikolo kun pli da informo helpus leganton kompreni la enhavon de la artikolo en kiu la ruĝa ligilo aperos.
Il n'y a pas de différence avec les liens bleus : du moment qu'une notion est utile à la compréhension d'une page, un lien vers la page traitant cette notion peut être utile.
Estas neniel alie ol ĉe bluaj ligiloj; ekde la momento, kiam koncepto estas utila por la kompreno de paĝo, ligilo al la paĝo pri tiu koncepto povas utili. Arbarulo (diskuto) 16:15, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]