Frances Arnold
Aspekto
Frances Hamilton ARNOLD (naskiĝis en Pittsburgh la 25-an de julio 1956) estas usona sciencisto kaj kemiistino. Ŝi ricevis la Nobel-premion pri Kemio en 2018 kune kun George P. Smith kaj Gregory Winter.[1] Ŝi estas pionira en la esplorado de metodoj de direktita evoluo por krei utilajn biologiajn sistemojn, inkluzive de enzimoj, metabolaj vojoj, genetikaj regulaj cirkvitoj kaj organismoj. Ekde 2019 ŝi interalie estas membro de la Papa Akademio de la Sciencoj de la Vatikano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Nobel Prize in Chemistry 2018, do la Nobel-premio pri kemio en 2018 (angle)
| ||||||||||||

