Richard R. Schrock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Richard R. Schrock
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
R. Schrock 2012.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1945 (1945-01-04) (74-jara)
en Berne
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Universitato de Kalifornio ĉe Riverside
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Richard Royce SCHROCK [RIĈ'd rojs ŝrok] (naskiĝis la 4-an de januaro 1945) estas usona kemiisto. En 2005 li gajnis la Nobelpremion pri kemio kune kun usonano Robert H. Grubbs [grubz] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).

Li naskiĝis en Berne, Indiano, kaj doktoriĝis ĉe Universitato Harvard en 1971. Ekde 1989 li estas profesoro de kemio ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Li estas ano de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj la Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Li havas (en 2005) du infanojn.