Gerhard Ertl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Ertl
Nobel-premiito
Persona informo
Gerhard Ertl
Naskiĝo 10-an de oktobro 1936 (1936-10-10) (87-jaraĝa)
en Stutgarto
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de StutgartoUniversitato de ParizoMunkena universitatoUniversitato de StutgartoTeknologia Universitato Munkeno • Max Planck Institute for Intelligent Systems • Johannes-Kepler-Gymnasium • Universitato de Hanovro vd
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en Munkeno vd
Doktoreca konsilisto Heinz Gerischer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard ERTL, naskita la 10-an de oktobro 1936 en Stuttgart, estas germana fizikisto, kiu signife influis la evoluon de la surfaca kemio. Inter 1986 kaj 2004 li estis direktoro de la fizikakemia fako de Instituto Fritz Haber en Berlino. En 2007 li ricevis la nobel-premion pri kemio[1] pro siaj esploroj pri procezoj sur la surfacoj de solidoj. Tiaj procezoj estas esencaj por la efikoj de kataliziloj. En 1998 li ricevis la Wolf-Premion pri Kemio.[2].

Malgraŭ siaj elstaraj fakaj sukcesoj Ertl aktivas ankaŭ ekster sia kerna fako. Ekzemple en 1994 li kontribuis al la ĝeneral-studa kursaro de universitato Heidelberg per kontribuo pri la limoj de natursciencaj antaŭdiroj (Grenzen naturwissenschaftlicher Voraussagbarkeit).

Referencoj[redakti | redakti fonton]