Richard Adolf Zsigmondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Richard Adolf Zsigmondy [riĥard ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsigmondy Adolf Richárd estis aŭstra-hungara-germana profesoro, kemiisto, Nobel-premiita. Liaj fratoj estis Emil Zsigmondy, Karl Zsigmondy, Otto Zsigmondy, lia onklo estis Vilmos Zsigmondy, lia parenco estis Dénes Zsigmondy, fine li estis kuzo de arkitekto Frigyes Schulek.

Richard Adolf Zsigmondy

Richard Adolf Zsigmondy [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1865 en Vieno. Li mortis la 23-an de septembro 1929 en Göttingen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio de Richard Zsigmondy devenis el Hungario, kiuj translokiĝis al Vieno. Dum la mezlernejaj jaroj li eksperimentis en sia hejma laboratorio. Li studis medicinon, poste teknikon en sia naskiĝurbo. En 1887 li komencis lerni kemion en Munkeno, kie li doktoriĝis en 1890. Post 3 jaroj li komencis instrui en altlernejo en Graz. Inter 1897 kaj 1907 li estis privata profesoro en Jena, krome li laboris en vitrofarejo. En 1903 li edziĝis, baldaŭe li havis 2 filinojn. En 1903 li kreis pli novan mikroskopon. Ekde 1908 li instruis kemion en Göttingen. En 1918 li inventis membranofiltrilon, alian filtrilon en 1929, helpe de tio li povis filtri erojn grandajn kiel la bakterioj. Plej ofte li okupiĝis pri koloidoj. En 1925 li ricevis la Nobel-premion por kemio. La monon li donacis al Universitato de Göttingen. En 1929 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Erkenntnis der Kolloide (1905)
  • Kolloidchemie (1925)
  • Über feinporige und neue Ultra filter (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]