Karl Zsigmondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Zsigmondy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1867 (1867-03-27)
en Vieno
Morto 14-an de oktobro 1925 (1925-10-14) (58-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Loĝloko AŭstrioVieno
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de GöttingenUniversitato de VienoHumboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Adolf Zsigmondy
Frat(in)oj Richard Adolf ZsigmondyEmil ZsigmondyOtto Zsigmondy
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Karl Zsigmondy [ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsigmondy Károly estis aŭstria hungara matematikisto, profesoro. Liaj fratoj estis Nobel-premiito Richard Adolf Zsigmondy kaj same montgrimpanto Emil Zsigmondy, fine Otto Zsigmondy.

Karl Zsigmondy [1] naskiĝis la 27-an de marto 1867 en Vieno. Li mortis la 14-an de oktobro 1925 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de Karl Zsigmondy estis hungaroj, kiuj translokiĝis al Vieno, kie Karl naskiĝis. Li akiris diplomon (PhD) en sia naskiĝurbo en 1890. Li plulernis por profundigi siajn studojn laŭvice en Berlino, Universitato de Göttingen, Sorbonne. Inter 1894 kaj 1925 li instruis en la universitato en Vieno, ankaŭ en instituto pri teknologio inter 1895-1902. En 1902 li estis nomumita universitata lektoro, en 1905 ordinara profesoro, sed jam en Prago. Li revenis por instrui plu en Vienon, kie li estis dekano en la studjaroj 1916 kaj 1920, rektoro en la studjaro 1918, katedrestro inter 1921 kaj 1925. En 1921 li ricevis premion "Hofrat".

Li malkovris la teoremon de "Zsigmondy" jam en 1882.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Karl Zsigmondy estas la verkinto de 10 sciencaj verkoj, kiuj estas dediĉitaj al la nombroteorio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]