Usona Nacia Akademio de Medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Nacia Akademio de Medicino
neprofitcela organizaĵo • organizaĵo pri sano
Komenco 1970 vd
Geografia situo 38° 53′ 48″ N, 77° 1′ 10″ U (mapo)38.8968-77.0194Koordinatoj: 38° 53′ 48″ N, 77° 1′ 10″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Vaŝingtono
Usona Nacia Akademio de Medicino (Vaŝingtono)
Usona Nacia Akademio de Medicino (Vaŝingtono)
DEC
Usona Nacia Akademio de Medicino
Usona Nacia Akademio de Medicino
Map
Usona Nacia Akademio de Medicino
Membro de National Academies of Sciences, Engineering, and Medicine • InterAcademy vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Akademio de Medicino (angle National Academy of Medicine, konata akronime NAM; antaŭe estis ankaŭ nomita Institute of Medicine (IoM)) estas usona neprofitcela kaj neregistara institucio kiu estis establita en 1970. La instituto disponigas nacian kaj internacian konsulton en temoj ligitaj al sano, medicino, sanopolitiko kaj biomedicino inter gvidantoj kaj politikofaristoj. La instituto ne estas financita de la Federacia Registaro de Usono kaj la plej multaj el la sciencistoj laborantaj tie estas volontuloj. La prezidanto de la instituto estas elektata unufoje ĉiujn 6 jarojn. La raportoj de la instituto estas haveblaj rete kaj senpage en la retejo de la instituto. Ĝiaj novaj membroj estas elektataj de la nunaj. La regularo de la instituto diras, ke maksimume 90 novaj membroj estas akceptitaj ĉiujare, kaj plie dek el ekster Usono. En marto 2020, la nombro da membroj en la instituto estas pli ol 2 200 sciencistoj kaj profesiuloj.

La Akademio publikigis en la oficiala retejo strategian planon nomitan 'Strategia Plano 2018 - 2023 celaj pozicioj por pli sana estonteco' [1].

Inter la elstaraj sciencistoj kaj kuracistoj, kiuj laboris ĉe la instituto en la pasinteco aŭ nuntempo, ni povas nomi Elizabeth Blackburn, Ben Carson, Toby Cosgrove, Maurice Hillman, David Ho, Peter Orseg, Shirley Tillman, Susan Lindquist kaj James Rothman.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NAM, About the National Academy of Medicine, Strategic Plan 2018 – 2023: Goalposts for a Healthier Future.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]