Ben Carson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ben Carson
Ben Carson by Skidmore with lighting correction.jpg
Persona informo
Naskonomo Benjamin Solomon Carson
Naskiĝo 18-an de septembro 1951 (1951-09-18) (68-jara)
en Detrojto
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko West Friendship
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato Yale • University of Michigan Medical School
Familio
Patro Robert Solomon Carson
Patrino Sonya Carson
Edz(in)o Candy Carson
Infanoj Rhoeyce Carson • Ben Carson Jr. • Murray Carson
Profesio
Profesio psikologo • neŭrokirurgo • politikistoaŭtoro • universitata profesoro • kirurgo • verkisto
TTT
Retejo http://www.bencarson.com
Information icon.svg
vdr
Ben Carson, kandidato de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Donald Trump

Ben Carson, formale Benjamin Solomon Carson, Sr., (naskita la 18-an de septembro 1951 en Detrojto) estas usona politikisto, verkisto, kaj emerita nervoĥirurgo. Je la 3-a de majo 2015 li anoncis sin kandidato por la nomumo de la Respublikana Partio por la usona prezidenta balotado en 2016.[1]Je la 2-a de marto 2016, post la Supermardaj primaraj konkursoj, Carson anoncis ke li "ne vidas politikan vojon antaŭen" kaj ne ĉeestos la sekvontan respublikanan debaton en Detrojto.[2] La 4-an de marto li malaktivigis sian kandidatadon, kaj anoncis ke li fariĝos la nacia prezidanto de My Faith Votes, organizaĵo celanta instigi kristanojn voĉdoni.[3]

Carson estis la unua ĥirurgo, kiu sukcesis apartigis ĝemelojn kranie kunkreskintajn. en 2008 li ricevis de usona prezidento George W. Bush la Prezidentan medalon de libereco.

Post vaste diskonigita parolado ĉe la Nacia matenmanĝo de preĝado en 2013, Carson fariĝis furora konservativa figuro en la usonaj amaskomunikiloj pro siaj opinioj pri sociaj kaj politikaj demandoj.[4]

Ben Carson de la 20-a de januaro 2017 estas la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://news.yahoo.com/ben-carson-famed-neurosurgeon-running-president-001107942--election.html angle
  2. "Ben Carson tells supporters he sees no ‘path forward’ for presidential campaign", The Washington Post, 2 March 2016.
  3. Kopan, Tal, "Ben Carson ends campaign, will lead Christian voter group", March 4, 2016.
  4. http://edition.cnn.com/2014/12/02/politics/ben-carson-gop-poll/ angle

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas ege koncizigita traduko de partoj de la anglalingva vikipedia artikolo pri Ben Carson.