Elizabeth Blackburn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elizabeth Blackburn
Elizabeth Blackburn 2009-01.JPG
Persona informo
Naskonomo Elizabeth Helen Blackburn
Naskiĝo 26-an de novembro 1948 (1948-11-26) (70-jara)
en Hobarto
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco AŭstralioUsono
Alma mater Universitato de Melburno • Kolegio Darvino • Universitato de Kembriĝo
Profesio
Profesio biologo • molecular biologist • biokemiisto
TTT
Retejo https://blackburnlab.ucsf.edu
Information icon.svg
vdr

Elizabeth Helen Blackburn, (naskiĝis la 26-an de novembro 1948) estas Australia-Usona Nobel-laŭreato. Ŝi estas (2016) la Prezidanto de la Salk-Instituto por Biologiaj Studoj.[1] Antaŭe ŝi estis esploristo ĉe la Universitato de Kalifornio, en San-Francisko, kiu studis la telomeron, strukturon ĉe la finaĵo de kromosomoj kiu protektas la kromosomon. Blackburn k.a. malkovris telomerazon, la enzimo kiu riparas la telomeron. Pro ĉi tiu laboro, Elizabeth Blackburn, Carol W. Greider kaj Jack Szostak ricevis la 2009 Nobel-Premion pri Fiziologio aŭ Medicino. Ŝi tiel fariĝis la nura Nobel-laŭreato kiu naskiĝis en Tasmanio, Aŭstralio. Ŝi ankaŭ laboris en kuraca etiko, kaj estis maldungita en konsternigaj cirkonstancoj el la usona President's Council on Bioethics (prezidenta konsilaro pri bioetiko).[2]

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Helen Blackburn naskiĝis en Hobart, Tasmanio, Aŭstralio, je 26-a novembro 1948. Ŝia familio translokiĝis al tiu urbo kiam ŝi havis kvar jarojn. Tie ŝi frekventis la elementan lernejon Broadland House Church of England Girls' Grammar School (kiu poste kuniĝis kun Launceston Church Grammar School) ĝis la aĝo de dek ses. Translokiĝis  ŝia familio al Melburno, kie ŝi frekventis mezlernejon University High School kaj akiris tre altajn poentojn en la jarfinaj provincaj ekzamenoj.[3] Ŝi studis en la Universitato de Melbourne gajnante la nivelojn bakalaŭran en 1970, kaj magistran en 1972, kaj poste en la Universitato de Kembriĝo[4] ŝi ricevis doktoran diplomon (PhD) en 1975, pro esplorado pri la bakteriofago Phi X 174. Ŝi tiam faris postdoktoran laboron pri molekula kaj ĉela biologio inter 1975 kaj 1977 en Universitato Yale.[5]

Laboro pri molekula biologio[redakti | redakti fonton]

En 1981, Blackburn aliĝis al la fakultato de la Universitato de Kalifornio, en Berkeley, en la Fako pri Molekula Biologio. En 1990, ŝi translokiĝis al la Fako pri Mikrobiologio kaj Imunologio en la Universitato de Kalifornio, en San Francisco (UCSF), kie ŝi deĵoris kiel la prezidanto de la Fako de 1993 ĝis 1999. Blackburn estas nuntempe (2017) la Morris Herzstein-Profesoro de Biologio kaj Fiziologio ĉe UCSF kaj neloka fratulino de la Salk-Instituto. Ŝi elektiĝis kiel prezidanto de la Usona Asocio por Kancera Esplorado.

Pri la eltrovo de la enzimo telomerazo, Blackburn memoris:

Carol faris ĉi tiun eksperimenton kaj ni staris en la laboratorio kaj mi memoras ke ni staris tie kaj ŝi havis tion ĉi – ni nomas ĝin ĝelo. Ĝi estas aŭtoradiografo, ĉar estis eta kvanto da radioaktiveco kiun ni uzis por akiri bildon de la apartigitaj DNA-produktoj de la telomeraza enzima reakcio. Mi ne memoras ajnajn detalojn en tiu areo, 'Ho! Tio ĉi povus esti tre grava. Tio ĉi aspektas ĝusta.' Ĝi havis formon, regulecon. Videblis io kiu ne estis nur speco de rubaĵo tie... nun, ni dirus, teknike, estis io kaj tio, sed formo elbrilis kaj ĝi havis signifon, 'Ho! Tie estas io reala.'


En lastaj jaroj Blackburn kaj ŝiaj kolegoj  esploris la efikon de streso sur telomerazo kaj telomeroj kun aparta emfazo sur plenatenta meditado.[6][7][8] Ŝi estas ankaŭ unu el pluraj biologoj (kaj unu el du Nobel-Premiaj laŭreatoj) en la 1995-a scienca dokumenta filmo  Death by Design/The Life and Times of Life and Times (Morto laŭ Dezajno/La Vivo kaj Tempoj de Vivo kaj Tempoj).

Studoj sugestas ke kronika psikologia streso eble akcelas maljuniĝon ĉe la ĉela nivelo. Oni trovis ke perforto fare de intima partnero mallongigas telomeran longon en antaŭe fitraktitaj virinoj kompare al virinoj neniam fitraktitaj, eble kaŭzante pli malbonan sanon kaj pli grandan malsanecon ĉe fitraktitaj virinoj.[9]

Bioetiko[redakti | redakti fonton]

En 2002 Blackburn estis nomumita membro de la Konsilio de la (Usona) Prezidento pri Bioetiko. Ŝi subtenis homembrian ĉelesploradon, kontraŭstare al la Administrantaro de la tiama Prezidento G W Bush. Oni eksigis ŝin je 27-a februaro 2004.[10] Tio ĉi kaŭzis esprimojn de kolerego fare de multaj sciencistoj, kiuj argumentis ke ŝi estis maldungita pro politika kontraŭstaro al ŝia konsilo.[11]

"Estas kreskanta sento ke scienca esplorado—kiu, malgraŭ ĉio, estas difinita de la serĉado por la vero—estas manipulata por politikaj celoj," skribis Blackburn. "Estas pruvo ke tia manipulado okazas per la stakado de la membriĝo de konsilaj korpoj kaj per la prokrasto kaj misprezentado de iliaj raportoj."[12][13]

Elizabeth Blackburn (Nobel-Premio en Medicino aŭ Fiziologio 2009) en Stokholmo, junio 2016

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Blackburn loĝas en San Francisco kun ŝia edzo, John W. Sedat kaj ili havas filon, Benjamin.[14]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2007, Blackburn estis listigita inter la Time Magazine's The TIME 100—The People Who Shape Our World. (la homoj kiuj muldas nian mondon)[28]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nobel laureate Elizabeth Blackburn named Salk Institute President. Alirita 2016-01-24.
  2. BRADY, Catherine. (2007) Elizabeth Blackburn and the Story of Telomeres.. Cambridge, Massachusetts: The MIT Press. ISBN 978-0-262-02622-2.
  3. Brady 2007, paĝoj 1–13
  4. Ŝablono:Cite thesis
  5. Elizabeth Blackburn Profile at UCSF. Alirita 25 November 2013.
  6. (2010) “Dynamics of telomerase activity in response to acute psychological stress”, Brain, Behavior, and Immunity 24 (4), p. 531–539. doi:10.1016/j.bbi.2009.11.018. 
  7. (2010) “Intensive meditation training, immune cell telomerase activity, and psychological mediators”, Psychoneuroendocrinology 36 (5), p. 664–681. doi:10.1016/j.psyneuen.2010.09.010. 
  8. (2009) “Can Meditation Slow Rate of Cellular Aging? Cognitive Stress, Mindfulness, and Telomeres”, Annals of the New York Academy of Sciences 1172 (1), p. 34–53. doi:10.1111/j.1749-6632.2009.04414.x. 
  9. (2012) “Telomere Shortening in Formerly Abused and Never Abused Women”, Biological Research for Nursing 14 (2), p. 115–123. doi:10.1177/1099800411398479. 
  10. (2004) “Reason as Our Guide”, PLoS Biology 2 (4), p. e116. doi:10.1371/journal.pbio.0020116. 
  11. "Scientists rally around stem cell advocate fired by Bush", USA Today, 19 March 2004. Kontrolita 2008-05-30.
  12. Bioethics and the Political Distortion of Biomedical Science Elizabeth Blackburn, N Engl J Med 350:1379–1380 (1 April 2004)
  13. A Nobel prize for a Bush critic By Andrew Leonard, Salon.com, 5 October 2009 Free text.
  14. UCSF's Elizabeth Blackburn Receives Nobel Prize in Physiology or Medicine, By Jennifer O'Brien.
  15. Book of Members, 1780–2010: Chapter B. American Academy of Arts and Sciences. Alirita 10 April 2011.
  16. Fellows of the Royal Society. Royal Society. Arkivita el la originalo je 2015-03-16.
  17. List of Fellows of the Royal Society 1660 – 2007. Royal Society Library & Information Services (July 2007). Alirita 31 July 2012.
  18. http://www.nasonline.org/member-directory/members/64209.html
  19. Nine receive honorary degrees from Harvard. Harvard University Gazette. Arkivita el la originalo je 2006-10-12.
  20. Blackburn, Greider, and Szostak share Nobel. Dolan DNA Learning Center. Arkivita el la originalo je 22 October 2009. Alirita 2009-10-05.
  21. Pearl Meister Greengard Prize – An International Award Recognizing Outstanding Women in Biomedical Research. The Rockefeller University. Alirita 8 August 2016.
  22. The Nobel Prize in Physiology or Medicine 2009. The Nobel Foundation (5 October 2009). Alirita 19 January 2016.
  23. It's an Honour. Itsanhonour.gov.au (26 January 2010). Alirita 2011-09-28.
  24. Fellows of RSNSW. RSNSW. Alirita 25 June 2012.
  25. American Institute of Chemists Gold Medal. Chemical Heritage Foundation (March 30, 2012).
  26. Royal Medal. Royal Society. Alirita 20 July 2015.
  27. Officers of the AACR. Aacr.org. Alirita 2011-09-28.
  28. Alice Park. "The Time 100: Elizabeth Blackburn", Time Magazine, 3 May 2007. Kontrolita 2008-05-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]