Róbert Bárány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Róbert Bárány
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Robert Barany.jpg
Persona informo
Róbert Bárány
Naskiĝo 22-an de aprilo 1876 (1876-04-22)
en Vieno
Morto 8-an de aprilo 1936 (1936-04-08) (59-jara)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo [#]
Lingvoj germanahungarasveda [#]
Ŝtataneco CislajtioSvedioAŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Vieno [#]
Subskribo Róbert Bárány
Profesio
Okupo kuracisto • neŭrosciencisto • profesoro • otologo [#]
Laborkampo otorinolaringologio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Róbert BÁRÁNYI [bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Róbert (prononco laŭ sistemo IFA ˈbaːraːɲ ˈroːbɛrt) estis hungardevena aŭstra-juda kuracisto, otorinolaringologo kaj profesoro.

Memortabulo pri Róbert Bárány en Eger

Róbert Bárány naskiĝis la 22-an de aprilo 1876 en Vieno. Li mortis la 8-an de aprilo 1936 en Upsalo.[1] En 1914 li honoriĝis per la Nobel-premio pri Fiziologio aŭ Medicino pro sia laboro pri la fiziologio kaj patologio de la vestibula sistemo.[2] Ekde 1917 li estis membro de la universitato de Upsalo, kaj akceptis aldonan svedan civitanecon en 1919.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio devenis el Várpalota. Róbert Bárány naskiĝis en Vieno kaj post la mezlernejaj jaroj studis en la Universitato de Vieno. Ekde 1905 li laboris samloke en la universitata hospitalo. Post 4 jaroj li ricevis la rangon docento. En 1914 li ricevis Nobel-premion pro ekzamenoj pri la ekvilibro. Dum la 1-a mondmilito li militkaptitiĝis, sed Svedio liberigis lin en 1916, inter alie por transdoni al li la premion en Stokholmo. En 1917, post kiam li estis renkontita kun malakcepto kaj kritiko en Vieno post lia reveno, li alprenis pozicion kiel universitata profesoro ĉe la lastatempe kreita Otologa Instituto en la universitato de Upsalo; li laboris tie ĝis sia morto en 1936 kiel internacie agnoskita esploristo kaj klinikisto. Ekde 1926 ĝis sia morto li estis profesoro kaj ankaŭ katedrestro en la universitato. Li ricevis ankaŭ usonan, nederlandan kaj svedan premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Physiologie und Pathologie des Bogengangapparates beim Menschen. 1907.
  • Die Seekrankheit. 1911
  • Primäre Exzision und primäre Naht akzidenteller Wunden. 1919.
  • Die Radikaloperation des Ohres ohne Gehörgangsplastik bei chronischer Mittelohreiterung.... 1923.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Pliaj fontoj[redakti | redakti fonton]