Karl Landsteiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Landsteiner
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Karl Landsteiner (1868–1943) © Albert Hilscher OeNB 1074462.jpg
Persona informo
Karl Landsteiner
Naskiĝo 14-an de junio 1868 (1868-06-14)
en Vieno, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de junio 1943 (1943-06-26) (75-jara)
en Novjorko
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Prospect Hill Cemetery [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono [#]
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Ĝenevo [#]
Familio
Patro Leopold Landsteiner [#]
Edz(in)o Leopoldine Helene Wlasto [#]
Profesio
Okupo fiziologo • imunologo • kuracistoprofesoro • hematologist • patologo • biologo [#]
Laborkampo kemio [#]
Aktiva en VienoNovjorko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
1karl landsteiner.jpg

Karl LANDSTEINER [kal lantŝtajne] (naskiĝis la 14-an de junio 1868 en Vieno, mortis la 26-an de junio 1943 en Novjorko) estis aŭstra kemiisto kaj bakteriologo.

Li studis medicinon en sia hejmurbo Vieno kaj kemion en Würzburg, Munkeno kaj Zuriko.

En la tago 14-an de novembro de jaro 1901 li malkovris la klasikajn sangogrupojn A-B-0. Unu jaron poste li kune kun Max Richter evoluigis metodon por eltrovi la sangogrupojn el sangomakuloj. Pro tiu ĉi eltrovo li en 1930 gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. En 1937 li kune kun Alexander Salomon Wiener malkovris la resusfaktoron.