Paul Greengard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Greengard
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Paul Greengard.jpg
Persona informo
Paul Greengard
Naskiĝo 11-an de decembro 1925 (1925-12-11)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Morto 13-an de aprilo 2019 (2019-04-13) (93-jara)
en Manhatano, Nov-Jorkio
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Johns Hopkins Universitato • Hamilton College [#]
Familio
Patrino Pearl Meister Greengard [#]
Gefratoj Chris Chase [#]
Edz(in)o Ursula von Rydingsvard [#]
Profesio
Okupo biokemiisto • neŭrosciencisto • farmakologo • universitata instruisto [#]
Laborkampo Nervobiologiomolekula biologio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Paul GREENGARD (Novjorko, 11-a de decembro 1925 - Ibid., 13-an de aprilo 2019) estis usona neŭrologo.

Li ricevis sian doktorecon en Medicino kaj Filozofio de la Universitato Johns Hopkins en Baltimoro. Li kompletigis postdoktorajn studojn en Londono, Kembriĝo, ĉe la Nacia Instituto de Medicina Esplorado en Anglujo. Li estis direktoro de la Fako de Biokemio de Geigy kaj poste instruisto de Farmakologio kaj Psikiatrio en Nov-Jorko kaj en New Haven. Ekde 1983 li laboris kiel direktoro de la Molekula kaj Ĉela Neŭroscienca Laboratorio ĉe la Universitato Rockefeller en Novjorko.

Greengard daŭrigis la esploron malfermitan de Arvid Carlsson, en la studado de dopamino, serotonino kaj noradrenalino.

Li ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino[1] en 2000, kun Arvid Carlsson kaj Eric Kandel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.nobelprize.org/prizes/medicine/2000/greengard/facts/