Hamilton O. Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamilton O. Smith
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1931 (1931-08-23) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Loĝloko Marilando
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Johns Hopkins School of Medicine • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • University Laboratory High School • Johns Hopkins Universitato
Okupo
Okupo biotechnologist • biokemiisto • biologomikrobiologo
vdr

Hamilton O. SMITH (Novjorko, 23a de aŭgusto 1931) estas usona sciencisto.

Li studis matematikon en la universitatoj de Ilinojso kaj Berkelio, poste studis medicinon en la Universitato Johns Hopkins, de Baltimoro.

Li dediĉis sin fundamente al la esplorado en molekula biologio, en la Departemento de Esplorado de la Universitato de Miĉigano kaj en la Departemento de Mikrobiologio de la Universitato Johns Hopkins, kie li laboris kun Daniel Nathans. En 1975 li translokiĝis por labori en la Laboratorio de Molekula Biologio de la Politeknika Universitato de Zuriko.

Smith konfirmis la teoriojn de Werner Arber malkovrinte restriktan enzimon produktitan de la bakterio Haemophilus influenzae.

En 1978 li ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino kunhavigita kun Werner Arber kaj Daniel Nathans.

Ekde 1998 li estis direktoro de la Departemento de Esplorado pri la DNA de Celera Genomics, kaj tial li ludis gravan rolon en la malkovro kaj disvastigo de la mapo de la homa genaro. Li estas membro de la usonaj akademioj de Sciencoj, de Mikrobiologio kaj de Biokemio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hamilton O. Smith en la hispana Vikipedio.