Werner Arber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Arber
Nobel-premiito
Persona informo
Werner Arber
Naskiĝo 3-an de junio 1929 (1929-06-03) (94-jaraĝa)
en Gränichen
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de ĜenevoSvisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato de Bazelo vd
Familio
Infanoj Silvia Arber vd
Profesio
Okupo biologo • genetikisto • kuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo mikrobiologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner ARBER, nobelpremiita pri medicino en 1978, svisa civitano, naskiĝis en Gränichen (Svislando) kaj longatempe docentis pri molekula genetiko kaj nun prezidentas en la Papa Akademio de la Sciencoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1959 ĝis 1970 li profesoris ĉe la universitato de Ĝenevo, en 1971 translokiĝis al Bazelo por instrui mikrobiologion en la samurba universitato.

Li stampis prisciencajn siajn aktivadojn per esploro pri la meĥanismo de sindefendo de la bakterioj kontraŭ la agreso de virusoj, ricevante pro siaj malkovroj la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino[1], kune kun, premiitaj pro aliaj malkovroj, Daniel Nathans kaj Hamilton O. Smith.

Liaj studoj nun rezultas bazo de la Gentekniko kaj molekula biologio[2].

Nomumita membro, kvankam religie protestanta kristano, de la Papa Akademio de la Sciencoj en 1981 kaj ĝia konsilisto ekde 1995, li elektiĝis – rekte de Benedikto la 16-a post konsultado de la membraro – prezidanto de la sama akademio en 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giorgio e Dragoni, Dizionario Biografico degli scienziati e dei tecnici | 1997 | Zanichelli | Bologna| coautori=Silvio Bergia; Giovanni Gottardi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Arkivigite je 2012-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  • [2][rompita ligilo]
  • [3] “Multaj opinias ke la Eklezio negative sintenas rilate sciencon. Sed tia ne estas mia sperto. Eĉ, la Katolika Eklezio petas esti informata pri la sciencaj malkovroj plej progresintaj kaj de ili profiti... Mia-kredoinfluita de la scienco”
  • [4]