Roger Guillemin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Guillemin
Nobel-premiito
Persona informo
Roger Guillemin
Naskonomo Roger Charles Louis Guillemin
Naskiĝo 11-an de januaro 1924 (1924-01-11)
en Diĵono
Morto 21-an de februaro 2024 (2024-02-21) (100-jaraĝa)
en San-Diego,  Usono
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Universitato de MontrealoUniversitato de Burgonjo • lycée Carnot vd
Profesio
Okupo endokrinologo • biokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicinofiziologioendokrinologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger Charles Louis GUILLEMIN (naskiĝis la 11-an de januaro 1924 en Dijon, Burgonjo, Francio - mortis la 21-an de februaro 2024, en San-Diego, Kalifornio en Usono) estas franca kuracisto, biologo, kaj neŭrosciencisto. Li ricevis la usonan Nacian Medalon de Scienco en 1976 kaj la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 1977, por priskribado de peptidhormono produktita en la cerbo. Li dividis la premion kun Andrew Schally kaj Rosalyn Sussman Yalow [1][2].

En 1949, Guillemin finis sian edukon kiel kuracisto ĉe la medicina fakultato de la Université de Liono, kaj vojaĝis al Montrealo, Kebekio en Kanado. Tie li laboris kun Hans Selye ĉe la Instituto de Eksperimenta Medicino kaj Kirurgio ĉe la Universitato de Montrealo kaj en 1953 li ricevis sian Ph.D. tie. Li translokiĝis al Usono en 1953 por labori ĉe Baylor College of Medicine en Houston, Teksaso. En 1965 li naturiĝis kiel usona civitano [3], kaj en 1970 li helpis fondi la Instituto Salk en La Jolla, Kalifornio. Li laboris pri la Instituto Salk ĝis sia emeritiĝo en 1989.

Guillemin kaj Andrew V. Schally malkovris TRH (en, Tiroidotropin-liberiga hormono) kaj GnRH en siaj respektivaj laboratorioj. Pro tio li ricevis la nobelpremion en 1977. La procezo de scienca malkovro en la laboratorio de Guillemin estis la temo de studo farita fare de Bruno Latour kaj Steve Woolgar, kiel publikigita en la libro Laboratory Life [4].

Guillemin, kune kun aliaj nobelpremiitoj, subskribis peticion petante delegacion de la Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Infanoj viziti Gedhun Choekyi Nyima, junan tibetanon kiu estas en hejmaresto en Ĉinio ekde 1995, kiu estis anoncita de la 14-a Dalai-lamao, Tenzin Gyatso, kiel renenkarniĝo de la Panĉen-lamao (la dua plej grava titolo inter la religiaj aŭtoritatoj en Tibeto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salk Distinguished Professor Emeritus Roger Guillemin, Nobel Prize laureate, celebrates 100th birthday (angle). Alirita 2024-01-11.
  2. Roger Guillemin, 100, Nobel-Winning Scientist Stirred by Rivalries, Dies
  3. Schlessinger, Bernard S; Schlessinger, June H. (1996). The who's who of Nobel Prize winners, 1901–1995. Oryx Press. p. 133. ISBN 978-0-89774-899-5.
  4. Latour, Bruno; Woolgar, Steve (1986).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]