Endokrinologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Listo de hormonoj trovitaj en la endokrinaj glandoj de la gastrointestina vojo

Endokrinologio (greke ἔνδον endon „ene“, κρίνειν krinein "sekrecii" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco"), endokrinscienco (en sia fazo kiel vivoscienca branĉo), aŭ endokrinmedicino (en sia aplikita fazo) estas la studo de la endokrina sistemo kaj hormonoj.

La endokrinologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la endokrinaj glandoj. "Endokrinaj glandoj" estas tiuj, kiuj sekrecias sian produktaĵon rekte en la sangon, kontraste al la "eksokrinaj glandoj" (ekzemple por salivo, ŝvito aŭ haŭta graso), kiuj transportas sian produktaĵon al la korpoekstero.

La medicina endokrinologio estas subfako de interna medicino, krome ekzistas endokrinologia kirurgio, kiu konsideratas subfako de kirurgio.

La endokrinologio interalie traktas la sekvajn malsanojn (kiuj fake nomatas endokrinopatioj):