Bruce Beutler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bruce Beutler
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Bruce Beutler - Nobel Prize 2011-Press Conference KI-DSC 7508.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1957 (1957-12-29) (61-jara)
en Ĉikago, Ilinojso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato de Kalifornio ĉe San-Diego • Pritzker School of Medicine
Profesio
Profesio kuracisto • genetikisto • imunologo • profesorosciencisto
TTT
Retejo http://www.utsouthwestern.edu/labs/beutler/
Information icon.svg
vdr

Bruce Beutler (naskiĝis la 29-an de decembro 1957, en Ĉikago, Ilinojso) estas usona imunologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Jules A. Hoffmann estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Bruce Beutler laŭ la stato de oktobro 2011 estas direktoro de esplora centro en universitata medicina centro en Dallas, Teksaso. Li antaŭe estis profesoro kaj gvidanto de la departemento pri genetiko de la esplorinstituto The Scripps Research Institute en La Jolla, Kalifornio, Usono. Lia patro, la germandevena hematologo Ernest Beutler, ankaŭ estis profesoro kaj departementa gvidanto en la esplorinstituto. Bruce Beutler apartenas al la juda kredo.