Svante Pääbo
Svante Pääbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Svante Pääbo | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1955 (67-jara) en paroĥo Oskaro en Stokholmo, Stokholmo | ||||
Lingvoj | germana • angla • sveda [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Sune Bergström [#] | ||||
Patrino | Karin Pääbo [#] | ||||
Edz(in)o | Linda Vigilant [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | genetikisto • biologo • evolutionary biologist [#] | ||||
Laborkampo | paleogenetiko • evolutionary anthropology • human evolutionary genetics • genetiko • evolua biologio • evolutionary genetics [#] | ||||
Aktiva en | Leipzig [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Svante Erik PÄÄBO (naskiĝis la 20-an de aprilo 1955 en Stokholmo) estas sveda genetikisto, specialisto pri evolucia genetiko. Ekde 1997 li estas sekciestro pri evolucia genetiko ĉe Max-Planck-Instituto por Evolucia Antropologio en Lepsiko. Inter 2003 kaj 2015 li estis gastprofesoro ĉe universitato de Upsalo.
En 2022 li estis honorita per Nobel-premio pri medicino pro sia esplorado pri la genoj de la Neandertala homo kaj la Denisova hominido.
Ankaŭ lia patro, Sune Bergström, estis Nobel-premiito, en 1982.