Alexander Fleming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Fleming
Nobel-premiito
Persona informo
Alexander Fleming
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1881 (1881-08-06)
en Lochfield
Morto 11-an de marto 1955 (1955-03-11) (73-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Imperia Kolegio LondonaUniversitato de Westminster • Kilmarnock Academy • Imperial College School of Medicine • St Mary's Hospital Medical School vd
Subskribo Alexander Fleming
Familio
Patro Hugh Fleming vd
Patrino Grace Morton vd
Edz(in)o Amalia Fleming • Sarah Marion McElroy vd
Infanoj Robert Fleming vd
Profesio
Okupo bakteriologo • farmakologo • kuracisto • kirurgo • inventisto vd
Laborkampo bakteriologioimunologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander FLEMING, ekde 1944: Sir Alexander FLEMING) (naskiĝis la 6an de aŭgusto 1881, mortis la 11an de marto 1955) estis brita bakteriologo.

Fleming naskiĝis en en Lochfild Darvel, Skotlando. En la jaro 1922 li el homaj larmoj kaj muko gajnis la lizozimon, t.e. enzimo antimikroba. Plej fama tamen estis lia - fakte hazarda - malkovro de la antibiotiko Penicilino en 1928: Li neglekteme lasis ujon kun bakteriaj kulturoj dum kelkaj tagoj sen atento, kaj rimarkis poste, ke en la ujo kreskis ŝimofungo preventanta la regeneron de la bakterioj. Dek jarojn poste Ernst Chain kaj Howard Walter Florey el tiu ĉi fungo sukcesis izoli la antibiotikan substancon, por produkti kuracilon.

En la jaro 1944 Fleming ricevis la nobeltitolon Sir kaj unu jaron poste li kune kun Chain kaj Florey gajnis la Premion Nobel de Medicino. Fleming mortis en Londono en 1955.

Post la morto de Alexander Fleming verkis lian eminentan biografion - laŭ peto de s-ino Fleming - la franca majstro de biografiaj romanoj André Maurois.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]