Robert W. Holley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert W. Holley
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1922 (1922-01-28)
en Urbana
Morto 11-an de februaro 1993 (1993-02-11) (71-jaraĝa)
en Los Gatos
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko UrbanaLos Gatos vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato Cornell • Urbana High School • Weill Cornell Medicine vd
Profesio
Okupo biokemiisto • kemiisto vd
Laborkampo biokemiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert William HOLLEY (28a de Januaro, 1922 – 11a de Februaro, 1993) estis usona biokemiisto. Li kunhavis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1968 (kun Har Gobind Khorana kaj Marshall Warren Nirenberg) ĉar ili priskribis la strukturon de alanintransiga RNA, ligante DNA kaj proteina sintezo.

Holley naskiĝis en Urbana, Ilinojso, kaj gradiĝis el la Urbana altlernejo en 1938. Li studs kemion en la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign, kaj gradiĝis en 1942 kaj komencis siajn FD studojn en organika kemio ĉe la Universitato Cornell. Dum la Dua Mondmilito Holley pasigis du jarojn laborante kun la Profesoro Vincent du Vigneaud en la Medicina Kolegio de la Universitato Cornell, kie li eniris en la unua kemia sintezo de penicilino. Holley kompletigis siajn doktorigajn studojn en 1947.[1][2][3]

Post siaj gradigaj studoj Holley restis asocia kun Cornell. Li iĝis helpoprofesoro de organika kemio en 1948, kaj estis nomumita Profesoro de Biokemio en 1962. Li komencis sian esploradon pri RNA post pasigi sabatan jaron (1955–1956) studante kun James F. Bonner en la Kalifornia Instituto de Teknologio.

La strukturo de la alanina t-RNA estis kompletigita en 1964,[4][5] kaj tio estis ŝlosila malkovro por klarigi la sintezon de proteinoj el mesaĝa RNA. Ĝi estis ankaŭ la unua nukleotida sekvenco de RNA iam determinita. Holley ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1968 pro tiu malkovro,[6] kaj ankaŭ Har Gobind Khorana kaj Marshall W. Nirenberg ricevis la saman premion tiun jaron pro kontribuoj al la kompreno de la proteinsintezoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. USDA Agricultural Research Service. "Probing the Mystery of Life". [1] Alirita la 2an de Majo 2018.
  2. Nobelprize.org. "Robert W. Holley – Biography". [2] Alirita la 2an de Majo 2018.
  3. Thavanathan, R. & Morgan, S. "Who was the mysterious and possibly dangerous man we call ......Robert W. Holley (1922–1993) ?". [3] Alirita la 2an de Majo 2018.
  4. Holley RW, Everett GA, Madison JT, Zamir A (Majo 1965). "Nucleotide Sequences In The Yeast Alanine Transfer Ribonucleic Acid" (PDF). J Biol Chem. 240 (5): 2122–8. PMID 14299636. [4] Alirita la 2an de Majo 2018.
  5. Holley RW, Apgar J, Everett GA, Madison JT, Marquisee M, Merrill SH, Penswick JR, Zamir A (1965-03-19). "Structure Of A Ribonucleic Acid". Science. 147 (3664): 1462–5. doi:10.1126/science.147.3664.1462. PMID 14263761.
  6. "Holley's Nobel Lecture" (PDF). [5] Alirita la 2an de Majo 2018.