Rosalyn Sussman Yalow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rosalyn Sussman Yalow
Rosalyn Yalow.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de julio 1921 (1921-07-19)
en Novjorko
Morto 30-an de majo 2011 (2011-05-30) (89-jara)
en Bronkso
Kaŭzo de morto malsano
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Illinois system • Universitato de Novjorko • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Hunter College • Walton High School
Profesio fizikisto, kuracisto, sciencisto, universitata profesoro, biophysicist
Lingvoj angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Rosalyn Sussman Yalow (Bronkso, Novjorko, Usono, 19-a de julio 1921 -- 30-a de majo, 2011) estis usona medicina fizikisto, kaj kun-ricevinto de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1977 (kune kun Roger Guillemin kaj Andrew Schally) pro sia evoluigo de la radioimunasaja tekniko (RIA). Ŝi estis la dua virino (dum la unua estis Gerty Cori), kaj la unua usonanino denaska, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino.