Daniel Nathans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Nathans
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1928 (1928-10-30)
en Wilmington
Morto 16-an de novembro 1999 (1999-11-16) (71-jaraĝa)
en Baltimore
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de DelavarioVaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo • Washington University School of Medicine
Okupo
Okupo biokemiisto • mikrobiologo • molekula biologo • fiziologo
vdr

Daniel NATHANS (Wilmington, Delavaro, 30a de oktobro 1928 - Baltimoro, Marilando, 16a de novembro 1999) estis usona mikrobiologo.

Li doktoriĝis en la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo. Laborante ĉefe en la Universitato Johns Hopkins, li uzis izolan restriktan enzimon de bakterio kun helpo de Hamilton O. Smith, por esplori la strukturon de la DNA de simia viruso nomita Papoviruso SV-40, nome la plej simpla konata viruso kiu okazigas kanceron. La konstruado de genetika mapo de la viruso fare de Nathans derivita de tiuj esploroj, estis la unua aplikaĵo de la restriktaj enzimoj en la identigo de la molekulaj bazoj de kancero. Pro tio, li ricevis kun Smith kaj Werner Arber, la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino de 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Daniel Nathans en la hispana Vikipedio.