Gedhun Choekyi Nyima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gedhun Choekyi Nyima
Persona informo
དགེ་འདུན་ཆོས་ཀྱི་ཉི་མ་
Naskiĝo 25-an de aprilo 1989 (1989-04-25) (34-jaraĝa)
en Lhari County
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Profesio
Okupo bikŝuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gendün Chökyi Nyima (X - XI Panchen Lama, Claude-Max Lochu)

Gedhun Choekyi Nyima (དགེ་འདུན་ཆོས་ཀྱི་ཉི་མ་ en la tibeta) estas la 11-a reenkarniĝo de la panĉen-lamao. Li naskiĝis la 25-an de aprilo 1989 en Bagshu, Tibeto kaj estas la filo de Kunchok Phuntsok kaj Dechen Choedon.

La 11-a reenkarniĝo de la Panĉen-lamao[redakti | redakti fonton]

Post la neatendita kaj mistera morto la 28-a de januaro 1989 de la 10-a Panĉen-lamao Choekyi Gyaltsen (kelkaj asertas ke lin la ĉina registaro toksigis), la tibetaj aŭtoritatoj komencis serĉadi lian reenkarniĝon. La afero estis tre grava por la tuta tibeta popolo kaj ĝi rapide fariĝis tikla demando, dum rilatadoj inter la Popolrespubliko de Ĉinio kaj la Ekzilita tibeta registaro daŭre estis streĉita. Chadrel Rinpoche, la ĉefo de serĉanta komitato, sukcesis sekrete komuniki kun la 14-a Dalai-lamao, kiu, laŭ la tradicio, estas la oficiala kaj unika elektanto de la panĉen-lamaa reenkarniĝo. La 14-an de majo 1995, post diligente priatenti 30 infanojn, la Dalai-lamao nomumis la ses-jaraĝan Gedhun Choekyi Nyima kiel la 11-a Panĉen-lamao.

Tamen, ignorante la dalai-lamaan anoncon, la ĉinaj aŭtoritatoj arestis Chadrel Rinpoche kaj anstataŭis lin per Sengchen Lobsang Gyaltsen kape de la serĉanta komitato. Finfine, la 11-an de novembro 1995 Gyaincain Norbu estis elektita el listo de finalistoj en ora urno. Tiun tradicion establis la ĉina imperiestro Qianlong en 1792 okaze de alia kontesto. Laŭ la ĉina juĝo, Gyaincain Norbu estas do la vera 11-a panĉen-lamao kaj Gedhun Choekyi Nyima estas nur uzurpanto.

Iom poste, Gedhun Choekyi Nyima oni deklaris malaperinta kaj ŝveliĝis la rumoro de forrabo far ĉinoj. Efektive, unu jaro poste, la ĉina registaro deklaris ke li ja vivas norme en Ĉinio, lernadas en lernejo kaj ke ĉinoj konservas lian vivlokon kaŝita por protekti lin [1]. Laŭ la ekzilita tibeta registaro, Gedhun Choekyi Nyima estas la plej juna politika kaptito en la mondo kaj postulas liberigon de tiu grava tibeta gvidanto. La monaĥejo Tashilhunpo (བཀྲ་ཤིས་ལྷུན་པོ་) cetere promesis rekompencon al iu ajn kiu donas verajn informojn pri la lokiĝo de Gedhun. [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xizang-zhiye 27-a de aprilo 2005 (angle). Arkivita el la originalo je 2006-08-24. Alirita 2006-12-18.
  2. Alerto far la Monaĥejo tashilhunpo (angle). Arkivita el la originalo je 2007-06-22. Alirita 2006-12-18.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Antaŭulo:
Choekyi Gyaltsen
Reenkarniĝo de la panĉen-lamaoj
1995-nun
Posteulo:
Decidota