Paul Greengard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Greengard
Nobel-premiito
Persona informo
Paul Greengard
Naskiĝo 11-an de decembro 1925 (1925-12-11)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 13-an de aprilo 2019 (2019-04-13) (93-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Johns Hopkins Universitato • Hamilton College vd
Familio
Patrino Pearl Meister Greengard vd
Gefratoj Chris Chase vd
Edz(in)o Ursula von Rydingsvard vd
Profesio
Okupo biokemiisto • neŭrosciencisto • farmakologo • universitata instruisto vd
Laborkampo Nervobiologiomolekula biologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul GREENGARD (Novjorko, 11-a de decembro 1925 - Ibid., 13-an de aprilo 2019) estis usona neŭrologo.

Li ricevis sian doktorecon en Medicino kaj Filozofio de la Universitato Johns Hopkins en Baltimoro. Li kompletigis postdoktorajn studojn en Londono, Kembriĝo, ĉe la Nacia Instituto de Medicina Esplorado en Anglujo. Li estis direktoro de la Fako de Biokemio de Geigy kaj poste instruisto de Farmakologio kaj Psikiatrio en Nov-Jorko kaj en New Haven. Ekde 1983 li laboris kiel direktoro de la Molekula kaj Ĉela Neŭroscienca Laboratorio ĉe la Universitato Rockefeller en Novjorko.

Greengard daŭrigis la esploron malfermitan de Arvid Carlsson, en la studado de dopamino, serotonino kaj noradrenalino.

Li ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino[1] en 2000, kun Arvid Carlsson kaj Eric Kandel.

Notoj[redakti | redakti fonton]