Neŭrologio
Neŭrologio[1] (el greke νεῦρον (neŭron)", fadeno, nervo" kaj la sufikso -logia), aŭ neŭromedicino estas la scienca studo de la nerva sistemo (vidu la artikolon neŭroscienco), aplikata al la medicino. Laŭ tiu ĉi limigita senco, neŭrologio estas subfako de medicino, kiu pristudas la strukturon kaj funkciadon de la cerbo kaj de la nerva sistemo. Kuracistoj specialigitaj en la nerva sistemo nomiĝas neŭrologoj aŭ nervmedicinistoj.
La termino "neŭrologio" estis uzata ankaŭ en pli larĝa senco kiel sinonimo de nervoscienco. En tia senco neŭrologio estas branĉo de vivoscienco (biologio). Tamen nervoscienco estas nuntempe interfaka scienco, kiu kunlaboras kun aliaj kampoj kiel ekzemple kemio, komputilscienco, inĝenierarto, matematiko, medicino, filozofio, fiziko, kaj psikologio. Laŭ tiu ĉi senco, la esprimo neŭrobiologio estas kutime uzita interŝanĝeble kun la esprimo neŭrologio, kvankam la unua specife aludas al la biologio de la nerva sistemo, dum la lasta aludas al la tuta scienco (inkluzive de siaj medicinaj aplikadoj) de la nerva sistemo.
La amplekso de neŭrologio plilarĝigis kaj nun inkludas malsamajn alirojn por studi la molekulajn, ĉelajn, evoluajn, strukturajn, funkciajn, komputilajn, kaj medicinajn aspektojn de la nerva sistemo. La teknikoj uzitaj per neŭrologoj ankaŭ disetendiĝis grandege, de molekulaj kaj ĉelaj studoj de individuaj nervĉeloj ĝis figurado de sensaj kaj movaj taskoj en la cerbo. Lastatempaj teoriaj progresoj en neŭrologio ankaŭ estis helpitaj per la studo de neŭralaj retoj.
Konsiderante la kreskantan nombron de sciencistoj kiuj studas la nervan sistemon, pluraj eminentaj neŭrologiaj organizaĵoj estas formitaj por disponigi forumon por ĉiuj neŭrologoj kaj edukistoj. Ekzemple, la International Brain Research Organization (Internacia cerbo Esploradorganizaĵo) estis fondita en 1960, la International Society for Neurochemistry (Internacia societo por Neŭrokemio) en 1963, la Eŭropa Cerbo kaj Konduta Societo en 1968, kaj la Society for Neuroscience (Societo por Neŭroscienco) en 1969.
Studkampoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri plurdisciplina studado, kiu iras de la molekula nivelo al ĝeneralaj psikologiaj konsideroj. Inter la plej studataj temoj troviĝas:
- funkciado de la sinapso je molekula nivelo.
- disvolviĝo de la nerva sistemo dum la embria vivo.
- origino de la nerva sistemo.
- meĥanismoj de lernado.
- meĥanismoj de la pensado.
- nervaj malsanoj.
La neŭropediatrio (ankaŭ nomata infana neŭrologio) estas la medicina fako kiu traktas la nervajn malsanojn de infanoj.
Especifa vortprovizo
[redakti | redakti fonton]Termino | Teoria fako | Aplikata fako | |
---|---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | neŭrologio, neŭrobiologio | neŭrologio (medicino) |
esperantigita | neŭroscienco | neŭromedicino | |
pura esperanta | nervoscienco | nervmedicino | |
Profesiulo
(formala) |
asimilinta | neŭrologo (sciencisto) | neŭrologo (medicinisto) |
esperantiginta | neŭrosciencisto | neŭromedicinisto | |
pura esperanta | nervosciencisto | nervmedicinisto | |
Profesiulo (neformala) | – | – |
Historio
[redakti | redakti fonton]Famaj neŭrologoj
[redakti | redakti fonton]- Alois Alzheimer
- Paul Broca
- Jean Charcot
- Camillo Golgi
- Donald Hebb
- Giacomo Rizzolatti
- Kartezio
- Santiago Ramón y Cajal
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 782