Alois Alzheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alois Alzheimer

Alois ALZHEIMER (germane, prononco [Alois ALChajma], naskiĝis la 14-an de junio 1864 en Marktbreit, Bavario, mortis la 19-an de decembro 1915 en Breslau, Prusio, Germana Regno) estis germana psikiatro kaj neŭropatologo. Li kiel unua priskribis malsanon de mensa konfuzigxo, kiu nuntempe nomatas Alzheimer-malsano.

naskiĝdomo en Marktbreit (2011)

Lernejaj kaj studaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Alois Alzheimer esis la plej aĝa filo el dua geedzeco de la notaro Eduard Alzheimer kaj lia edzino Barbara Theresia, fratino de la unua edzino Eva-Maria, kiu mortis en 1862. Li frekventis la elementan lernejon en Marktbreit kaj poste gimnazion en Aschaffenburg.

Li studis medicinon en la universitato de Würzburg, kaj studomeze ankaŭ en la universitato de Tübingen. En 1888 li finis la studon per tre bonaj rezultoj kaj doktoriĝis.

Kuracistaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la finstudo, li en 1888 kandidatis kaj akceptiĝis kiel asista kuracisto en la psikiatria kliniko de Frankfurto ĉe Majno, kiun fondis la kuracisto Heinrich Hoffmann, konata kiel aŭtoro de la infanlibro Struvelpetro. Kun siaj kuracistaj kolegoj li sukcesis enkonduki novan terapian reĝimon por mensmalsanaj pacientoj, kiu baziĝis je evito de iloj pri kontraŭvola devigo. Malkutime por psikiatriaj klinikoj de tiu epoko, iuj pacientoj rajtis libere moviĝi en la klinika parko, aliaj en akompano de flegistoj rajtis ekskursi al la ĉirkaŭaĵo, kaj aparte maltrankvilaj pacientoj plitrankviliĝis per varmakvaj banoj, observataj por eviti dronon.

En 1894 li ricevis la peton veni al Alĝerio kaj ekzameni la pacienton Otto Geisenheimer, frankfurtan komerciston de diamantoj, kiu havis neŭrologiajn problemojn pro sifiliso kaj mortis pro ĝi. Li enamiĝis al la vidvino Cecilie Geisenheimer, kun ŝi revenis al Frankfurto kaj la paro geedziĝis. Sekvis nasko de filino en 1895, de filo en 1896 kaj de plia filino en 1900. La jaroj estis feliĉaj, ĝis kiam la edzino malsaniĝis kaj mortis en printempo 1901. Por distri sin de la forta malfeliĉo, li laboregis kiel kuracisto, kaj en novembro 1901 ekkonis la pacientinon, kies priskribo poste kaŭzis la nomigon de la Alzheimer-malsano. En 1902 li iĝis scienca asistanto en la psikiatria kliniko de la universitato de Heidelberg, kaj en 1903 kun sia ĉefo translokiĝis al Munkeno. Tie li habilitiĝis, lekciis, kuracistis, esploris kaj publikigis medicinajn eseojn. Kiam la frankfurta pacientino de 1901 mortis en 1906, li histologie ekzamenis ŝian cerbon, en 1911 ekzamenis la cerbon de plia mortinta ekspaciento, kaj trovis paralelaĵojn de tiuj kazoj de relative junaj pacientoj de demenco kaj aliaj kazoj de demencaj traaĝuloj.

En 1912 li iĝis profesoro de la universitato de Breslau, kaj direktoro de la "reĝa psikiatria kaj neŭrologia kliniko" de la urbo. En 1915 tamen li rapide malsaniĝis, kaj mortis la 19-an de decembro de tiu jaro. Li entombiĝis en Frankfurto ĉe Majno.