Thomas Royds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Royds
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1884 (1884-04-11)
Morto 1-an de majo 1955 (1955-05-01) (71-jaraĝa)
en Anglio
Mortis per cerba sangado vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • fizikistoastronomokemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas ROYDS (11a de aprilo, 1884 – 1a de majo, 1955) estis angla fizikisto pri Suno kiu laboris kun Ernest Rutherford pri la identigo de alfa-radioaktiveco kiel la atomkerno de la atomo de heliumo, kaj kiu estis Direktoro de la Kodaikanal Sun-observatorio.

Ernest Rutherford kaj Thomas Royds pruvis en la 1900-aj jaroj ke alfa radiado estas kernoj de heliumo.[1][2]

Inter 1913 kaj 1937 li produktis 49 esplorajn artikolojn publikigitajn el la Kodaikanal Sun-observatorio. Aliaj, kiel tiu kiu pruvas la ekziston de oksigeno en la kromosfero de la Suno, aperis en sciencaj gazetoj, kiel en Nature.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Rutherford – A Brief Biography. Alirita 4a de marto 2013.
  2. (1908) “Spectrum of the radium emanation”, Philosophical Magazine 16 (92), p. 313. doi:10.1080/14786440808636511.