John Nash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Nash
John Nash
usona matematikisto kaj ludteoristo (fotita en 2006)
Naskiĝo 13-an de junio 1928
en Bluefield, Okcidenta Virginio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

John Forbes NASH Jr (n. 13-an de junio 1928) estas usona matematikisto kiu laboris pri la ludoteorio kaj la diferenciala geometrio. Li partigis Nobel-premion de ekonomio kun Reinhard Selten kaj John Charles Harsanyi por laboraĵoj pri la ludoteorio.

A Beautiful Mind (Bela Menso), lia biografio de Sylvia Nasar, eksa ekonomiĵurnalisto de The New York Times, aperinta en 1999, estas enkinigita de Ron Howard, kun la sama titolo. Tiu filmo ricevis la oskar-premion de la plej bona filmo (2002) kaj tri aliajn. La verko elokvente priskribas la plej tragediajn okazojn de la vivo de Nash, sed enhavas kelkajn malekzaktaĵojn kaj forgesaĵojn.

Kiam li estis faronta belegan matematikan karieron, John Nash montris simptomojn de skizofrenio. Li lernis vivi kun tiu malsano nur dudek kvin jaroj poste.

Lia infaneco[redakti | redakti fonton]

John Nash naskiĝis en Bluefield, Okcidenta Virginio. Lia patro, kiu ankaŭ nomiĝis John Nash, estis elektroteknikisto, kaj lia patrino, Virginia Martin, lingvoprofesoro. Kiam li estis maljuna, li multe da tempo pasigis legante kaj farante eksperimentojn en sia ĉambro, kiun li estis konvertita al laboratorio.

De junio 1945 ĝis junio 1948 Nash studis en la Carnegie Institute of Technology, en la urbo Pittsburgh, intencanta iĝi inĝeniero. Sed li disvolvis pasion al matematiko, kaj aparte al ludoteorio, la diofantaj ekvacioj, la kvantuma mekaniko kaj la teorioj de relativeco. Kun la ludoteoria grupo de Carnegie, li komencis funde esplori la problemon de la traktado, eldiritan de John von Neumann en sia libro The Theory of Games and Economic Behaviour (la teorio de ludoj kaj de konduto ekonomia 1944).

Liaj studoj[redakti | redakti fonton]

Poste Nash iris al la Universitato Princeton por labori pri sia ekvilibroteorio. Tie li doktoriĝis verkante tezon pri la nekooperaj ludoj (1950). En tiu verko jam detale aperis la difino kaj la proprecoj de kio estos nomata poste la nashekvilibroekvilibro de Nash, danke al kiu li gajnos la Nobel-premion. Liaj laboraĵoj estis publikigitaj en tri artikoloj:

Liaj elkovroj kaj lia malsano[redakti | redakti fonton]

Dum la somero 1951 li laboris en la RAND corporation, en Santa-Monica (Kalifornio). De 1950 ĝis 1951 li instruis en Princeton kaj demonstris la teoremon de la pluigo de Nash, kiu estas grava rezulto de la geometrio diferenciala. De 1951 ĝis 1952 li instruis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kie li renkontis Alicia Lardé, kiun li edzinigis en 1957 kaj kun kiu li havas sian duan filon, John Charles (lia unua filo, John David, estas la infano de Eleanor Stier). En 1958, ĉe Nash manifestiĝas skizofrenia simptomoj. Li eniris en la Mc Lean Hospital en 1959. Post restadoj en Parizo kaj Ĝenevo, li revenis al Princeton je 1960. Li faris regulajn restadojn en la hospitalo ĝis 1970 kaj estis esploristo en la Brandeis university de 1965 ĝis 1967. Li publikigis nenion dum tridek jaroj. Li ricevis la John von Neŭmann theory prize pro siaj elkovroj pri la nekooperaj ekvilibroj. Liaj pajroj forĵetis lin dum multaj jaroj pro sia malsano, sed malgraŭ tio li ricevis la Nobel-premion pro sia partopreno en la revolucio de la financaj merkatoj. Lia mensa sano kaj liaj kapablecoj rezoni tre malrapide boniĝis, li nun interesas sin pri komputila programo kaj ankoraŭ esperas publikigi gravajn sciencajn rezultojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Essential John Nash de John F. Nash, Harold W. Kuhn , Sylvia Nasar
  • Sylvia Nasar, A Beautiful Mind: The Life of Mathematical Genius and Nobel Laureate John Nash