Roberto Saviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Saviano
Persona informo
Roberto Saviano
Naskiĝo 22-an de septembro 1979 (1979-09-22) (44-jaraĝa)
en Napolo
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoscenaristo vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva dum 2000– vd
Verkado
Verkoj Gomoro ❦
Zero Zero Zero ❦
Q28668520 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberto SAVIANO [roberto SAVJANO] (Napolo, 22-an de septembro 1979) estas itala verkisto kaj ĵurnalisto. En siaj verkoj, artikoloj kaj en sia libro, Gomorra, la debuta verko, li uzis la literaturon kaj la raportaĵon por priskribi la realaĵon pri ekonomio, teritorio de Kamoro kaj aliaj krimorganizaĵoj.

Post la unuaj minacoj je mortigo en 2006 far kamoraj elstaruloj, anoncitaj dum manifestacio por laŭleĝo en la placo de Casal di Principe Roberto Saviano estas en rigora programo por protektado. Ekde la 13-a de oktobro li vivas sub protektado de eskorto.

Li kunlaboras kun multaj gravaj gazetoj italaj kaj neitalaj. Nune, en Italio kunlaboras kun L'espresso kaj La Repubblica, en Usono kun Washington Post kaj Time, en Hispanio kun El Pais, en Germanio kun Die Zeit kaj Der Spiegel, en Svedio kun Expressen.

Pro liaj bravaj starpunktoj, gravaj verkistoj kaj eminentaj kulturhomoj (kia Umberto Eco) apelaciis, por ke li ne estos soligita.

Verkoj[redakti | redakti fonton]